Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-09-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Xi Jinping faris gravan parolon en ĝenerala debato de Ĝenerala Asembleo
de UN
– Ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-3 estis lanĉita kaj ekfunkciis
– Nom-kolekto por ĝemelaj pandidoj
– En Hongkongo finiĝis unua elekto post plibonigo de voĉdona sistemo

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Xi Jinping faris gravan parolon en ĝenerala debato de Ĝenerala Asembleo
de UN
La 21-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la ĝeneralan
debaton de la 76-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj parolis sub la
titolo Firmigu fidon, kune venku malfacilojn kaj konstruu pli bonan
mondon. Xi emfazis, ke ĉiuj respondecaj politikistoj devas montri sian fidon,
kuraĝon kaj respondecon por fari historian elekton. La mondo troviĝas ĉe
historia vojkruciĝo. Ne estas haltigebla la tendenco de paca disvolviĝo kaj
progreso de la homaro. Oni, kun firma fido, kune traktu tutmondajn minacojn
kaj defiojn, antaŭenigu konstruadon de la homara komunumo de komuna
estonteco kaj kune konstruu pli bonan mondon.
– Ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-3 estis lanĉita kaj ekfunkciis
La raketo Changzheng-7 Y4, portanta Tianzhou-3, estis lanĉita el Wenchang-
a Kosmodromo en la suda insula provinco Hainan je la 15-a horo kaj 10
minutoj de la 20-a de septembro. Je la 15-a horo kaj 22 minutoj, la sunenergia
tabulo de Tianzhou-3 glate etendiĝis kaj ekfunkciis, signifante sukceson de la
lanĉo. Tianzhou-3 sukcese kupliĝis kun la kerna modulo Tianhe de ĉina
spacostacio. En Tianzhou-3 estas materialoj por la vivtenado de astronaǔtoj,
ekstermodulaj kombineoj kaj uzaĵoj, kaj aliaj objektoj por uzado en la
kosmostacio.
– Nom-kolekto por ĝemelaj pandidoj

La 17-an de septembro en la bestoĝardeno de Chongqing okazis nom-kolekto
por ĝemelaj pandidoj, kiuj naskiĝis en la 10-a de junio. La pli aĝa bebo pezas
6 060 gramojn kaj la pli juna - 5 680 gramojn.
– En Hongkongo finiĝis unua elekto post plibonigo de voĉdona sistemo

La 20-an de septembro en la Hongkonga Speciala Administra Regiono estis
publikigita la rezulto de subsektoraj ordinaraj elektoj de la elektkomitato. 364
komitatanoj estis elektitaj inter 412 kandidatoj el 13 kampoj. En la nova
voĉdona sistemo de Hongkongo, la elekta komitato havas gravajn
respondecojn, kiel nomumi kandidatojn al la posteno de ĉefadministranto kaj
elekti la ĉefadministranton, nomumi kandidatojn de la Leĝdona Konsilio kaj
elekti 40 membrojn de la konsilio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj
informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn