Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-10-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Adoptita Kunming-a Deklaracio pri biodiverseco
– Ĉinio starigos fonduson pri biodiverseco
– Homoj evakuitaj el inunditaj vilaĝoj al provizoraj loĝejoj
– Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio energie disvolvos renovigeblajn
resursojn

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Adoptita Kunming-a Deklaracio pri biodiverseco

La 13an de oktobro en Kunming, Yunnan-provinco de
sudokcidenta Ĉinio, finiĝis la unua parto de la 15a kunveno de la
Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biodiverseco. La
kunveno adoptis la Kunming-an Deklaracion, kiu alvokas ĉiujn
flankojn kunkonstrui komunan estontecon por vivaĵoj sur la
Tero. La deklaracio promesas certigi la estigon, adopton kaj
plenumon de la efika Kadro de Tutmonda Biodiverseco post 2020
por inversigi la nunan perdon de biodiverseco.

– Ĉinio starigos fonduson pri biodiverseco

La 12-an de oktobro en la 15-a kunveno de la Konferenco de la
Partioj al la Konvencio pri Biodiverseco, Ĉinio anoncis liveron de
komenca kapitalo je 1.5 miliardo da juanoj por starigi Kunming-an
Fonduson pri Biodiverseco, subtenante disvolviĝantajn landojn en

konservado de biodiverseco. Ĉinio alvokas kaj bonvenigas
kontribuojn el aliaj landoj.

– Homoj evakuitaj el inunditaj vilaĝoj al provizoraj loĝejoj

Preskaŭ 240 000 homoj estis trafitaj de la inundo pro daŭra
pluvego en la gubernio Dali de la provinco Shaanxi, nordokcidenta
Ĉinio. Ĝis nun pli ol 25 000 homoj estis evakuitaj al provizoraj
loĝejoj, kiuj provizas al ili loĝadon kaj kuracajn servojn.

– Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio energie disvolvos renovigeblajn
resursojn

Posttagmeze de la 12a de oktobro, ĉina prezidanto Xi Jinping
videe ĉeestis la 15an kunvenon de la Konferenco de la Partioj al la
Konvencio pri Biodiverseco kaj faris ĉefteman paroladon. Xi diris:
Por atingi la celon de karbona pinto kaj karbona neŭtraligo, Ĉinio
publikigos serion da rimedoj en gravaj sektoroj kaj industrioj. Ĉinio
plue reĝustigos industrian kaj resursan strukturojn kaj energie
disvolvos renovigeblajn resursojn, ekzemple, per konstruado de
grandaj fotovoltaaj bazoj en dezertoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn