Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-10-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

- Olimpika flamo atingis Pekinon!
- Kion ni scias pri la specimeno de luna grundo venigita de la
sondilo Chang'e-5?
- Trajno por ĉin-laosa fervojo atingis Vjentjanon
- Dekmil migrantaj birdoj atingis Internan Mongolion de Ĉinio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

- Olimpika flamo atingis Pekinon!

La olimpika flamo, kiu brulos por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj,
ekbrulis la 18an de oktobro ĉe la naskiĝloko de Olimpikoj en la
antikva Olimpio, Grekio. La 19an de oktobro la flamo estis
transdonita al la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj
en la stadiono Panatenajko en Ateno, kaj matene de la 20-a de
oktobro ĝi estis bonvenigita en Pekino per ceremonio ĉe la Pekina
Olimpika Turo.

- Kion ni scias pri la specimeno de luna grundo venigita de la
sondilo Chang'e-5?

La 19an de oktobro la Ĉina Akademio pri Sciencoj publikigis la plej
novajn esplorrezultojn pri la specimeno de luna grundo venigita de
la sondilo Chang'e-5. Ĝi estas nova speco de luna bazalto, kiu
atestas, ke magmo ankoraŭ ekzistis sur la luno antaŭ 2 miliardoj
da jaroj. La luna mantela areo, de kie venas tiu malfrua magmo, ne

estas riĉa je radioaktivaj varmogeneraj elementoj kaj estas tre
seka

- Trajno por ĉin-laosa fervojo atingis Vjentjanon

La 16-an de oktobro la trajno por ĉin-laosa fervojo atingis
Vjentjanon, ĉefurbo de Laoso, kaj estis oficiale transdonita al la
Laos-ĉina Fervoja Kompanio. La ceremonion ĉeestis Jiang
Zaidong, ĉina ambasadoro en Laoso, kaj Viengsavath
Siphandone, laosa ministro pri publikaj vorkoj kaj transportado.

- Dekmil migrantaj birdoj atingis Internan Mongolion de Ĉinio

Pli kaj pli malvarmiĝas, kaj multaj birdoj flugas suden. En la
Horqin-a Ŝtatnivela Naturrezervejo de la Interna Mongolio, norda
Ĉinio, estas vidataj preskaǔ dekmil migrantaj birdoj, inkluzive de
raraj birdoj kiel blanka gruo kaj orienta cikonio. En sia libro Regado
de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke mediprotektado
havas kernan rolon en la planoj de Ĉinio por nacia disvolviĝo, kaj
konstruado de bela lando daŭre inspiras la ĉinan popolon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn