Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-10-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Sukcese okazis Nankina Paca Forumo 2021
– Ĉinio lanĉis novan sateliton Jilin-1 Gaofen 02F
– Debutis uniformoj kaj ekipaĵoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj
– Eksponaĵoj por ĈIIE atingis ekspoziciejon

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Sukcese okazis Nankina Paca Forumo 2021

Inter la 24-a kaj la 26-a de oktobro okazis en Nankino, Jiangsu-
provinco, sudorienta Ĉinio, la ĉijara Nankina Paca Forumo,
kunorganizita de UNESKO, la Informa Oficejo de Jiangsu kaj la
registaro de Nankino. Ĉijara forumo eĥis la spiriton de la
Konferenco pri Biodiverseco de UN okazinta ĉi-jare en la urbo
Kunming de Yunnan-provinco, kaj havis kiel ĉeftemo vivi en
harmonio kun la naturo por havi pacon.

– Ĉinio lanĉis novan sateliton Jilin-1 Gaofen 02F

Ĉinio lanĉis la novan sateliton al la spaco el la Jiuquan-a Satelita
Lanĉ-centro en nordokcidenta Ĉinio je la 14a horo kaj 19 minutoj
de la 27-a de oktobro. La satelito Jilin-1 Gaofen 02F estis lanĉita
per la portraketo Kuaizhou-1A kaj sukcese eniris la planitan
orbiton.

– Debutis uniformoj kaj ekipaĵoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj

Okaze de la 100-taga retrokalkulo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj
en la 27a de oktobro, debutis la uniformoj kaj ekipaĵoj por la
Olimpikoj kaj Paralimpikoj. La dizajno estis elektita inter pli ol 600
kandidataj verkoj kaj poste optimumigita. La uniformoj, kun
elementoj de kernaj bildoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj
tradiciaj ĉinaj teknikoj por fari pejzaĝajn pentraĵojn, esprimas la
harmonion inter la homaro kaj la naturo.

-- Eksponaĵoj por ĈIIE atingis ekspoziciejon

La 23an de oktobro, kamionoj kunportantaj eksponaĵojn por la 4a
Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) atingis la nordan placon
de la Nacia Ekspozici-kunvena Centro en Ŝanhajo. En sia libro
Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke ĈIIE estas
la monde unua nacinivela ekspozicio pri importoj kaj estas ligita al
la strategio de Ĉinio pri plua malfermiĝo al eksterlando.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn