Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-12-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Pekino normigos fremdlingvajn ŝildojn en publikaj lokoj
– Pli ol unu miliardo da homoj en Ĉinio estis plene vakcinitaj
– Ekspozicio pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj en San-Paŭlo
– Ĉinio donacos al Afriko plian miliardon da dozoj da vakcinoj
kontraŭ KOVIM-19

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Pekino normigos fremdlingvajn ŝildojn en publikaj lokoj

En Pekino nova regularo postulas starigon de normigitaj ĉinlingvaj
kaj fremdlingvaj ŝildoj en kvin kategorioj de publikaj ejoj. La kvin
kategorioj inkludas publiktransportajn ejojn kiel flughavenoj kaj
stacidomoj; ejoj por grandskalaj internaciaj eventoj kiel sportoj,
konferencoj kaj ekspozicioj; kvartaloj kun multaj eksterlandanoj;
krizŝirmejoj; kaj aliaj signifaj publikaj ejoj por kulturo, turismo kaj
sportoj. La regularo ekvalidos en la 1-a de januaro 2022.

– Pli ol unu miliardo da homoj en Ĉinio estis plene vakcinitaj

Ĝis la 29a de novembro, preskaŭ 2.5 miliardoj da dozoj da
vakcinoj estis inokulitaj tutlande en Ĉinio, kaj pli ol unu miliardo da
homoj en la lando estis plene vakcinitaj kontraŭ KOVIM-19, laŭ
klarigo de la proparolanto de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano en
la 30a de novembro.

– Ekspozicio pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj en San-Paŭlo

La 28-an de novembro estis inaŭgurita en San-Paŭlo, Brazilo,
ekspozicio pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 ĉe
la avenuo Paulista. Drakaj kaj leondancaj spektakloj, tipaj brazilaj
kaj ĉinaj dancoj kaj ekzercoj de tajĝiĉuan-o allogis multajn homojn,
kaptis atenton de preterpasantoj kaj ricevis multajn laŭdojn. Oni
ankaŭ montris la reklaman videon de la olimpikoj kaj disdonis
flugfoliojn, flagojn kaj ĉapelojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj
Paralimpikoj 2022.

– Ĉinio donacos al Afriko plian miliardon da dozoj da vakcinoj
kontraŭ KOVIM-19

Dum la malferma ceremonio de la 8-a Ministeria Konferenco de la
Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro vespere de la 29a de novembro,
ĉina prezidanto Xi Jinping promesis donaci al afrikaj landoj plian
miliardon da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19. En sia libro
Regado de Ĉinio, Xi deklaras, ke kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko
celas plibonigi la vivojn de homoj en ambaŭ lokoj. Reciproka helpo
kaj solidareco markas la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn