Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2021-12-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Nacia Memor-tago por Viktimoj de Masakro en Nankino
– UN: Temperaturo en Arkto atingis 38 celsiajn gradojn en 2020
– Maŭzoleo de imperiestro de Han-dinastio trovita en Shaanxi
– Ĉinio subtenas Afrikon venki epidemion

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Nacia Memor-tago por Viktimoj de Masakro en Nankino

La 13an de decembro multaj lokoj de Ĉinio okazigis agadojn okaze
de la Nacia Memor-tago por Viktimoj de Masakro en Nankino. La
13an de decembro 1937, Nankino, ĉefurbo de la Respubliko de
Ĉinio, estis okupita de la trupoj de la imperiestra japana armeo. En
la sekvaj semajnoj pli ol 300 000 ĉinaj civiluloj kaj senarmilaj
soldatoj estis buĉitaj de japanaj soldatoj.

– UN: Temperaturo en Arkto atingis 38 celsiajn gradojn en 2020

La Monda Meteologia Organizo de Unuiĝintaj Nacioj konfirmis, ke
la plej alta temperaturo en la Arkto atingis 38 celsiajn gradojn en
2020. Oni informis, ke ĉi tiu nova rekordo estis mezurita ene de la
arkta cirklo en Siberio. Rilata fakulo diris, ke la nova arkta
temperatura rekordo estas unu el la rezultoj observitaj kaj raportitaj
al la organizo koncerne al ekstrema vetero kaj klimato.

– Maŭzoleo de imperiestro de Han-dinastio trovita en Shaanxi

La 14an de decembro arkeologoj konfirmis, ke tombo trovita en
Shaanxi-provinco estas tiu de la imperiestro Liu Heng de la
Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25). Ili elfosas la maŭzoleon en
la vilaĝo Jiangcun de la urbo Xian ekde 2017. En la ĉirkaŭaj kavoj,
oni trovis multe da antikvaj objektoj oraj, arĝentaj, feraj kaj argilaj.

– Ĉinio subtenas Afrikon venki epidemion

Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj
de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco la 13-an de
decembro, ke Ĉinio plirapidigos la helpon per vakcinoj al afrikaj
landoj por ke Ĉinio kaj Afriko plifortigu kontraŭepidemiajn
kunlaborojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis en la 8-a Ministra
Kunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, ke Ĉinio provizos
Afrikon per pli ol 1 miliardo da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-
19, el kiuj 600 milionoj estos senpaga helpo, kaj 400 milionoj estos
kunproduktitaj de ĉinaj kompanioj kaj koncernaj afrikaj landoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn