Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:
– Viv-elsenda vendado pliigas enspezon en vilaĝoj
– Tigropentrado por tigrojaro en Malajzio
– Ĉinio lanĉis novan sateliton
– Ekfunkcios informa centro por Vintraj Olimpikoj
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
– Viv-elsenda vendado pliigas enspezon en vilaĝoj
En la urbo Qianan de la provinco Hebei, la registaro subtenas la
disvolviĝon pri agrikulturo, instigas kamparanojn vendi
agrikulturajn produktojn interrete, kaj organizas trejnadojn por
plibonigi la lertecon de kamparanoj pri viv-elsendo. Nuntempe en
la urbo Qianan estas pli ol 100 kamparanoj kaj kelkaj agrikulturaj
entreprenoj, kiuj rete vendas siajn proprajn agrikulturajn produktojn
per viv-elsendo. En vintro agrikultura laboro malabundas, aliflanke
en tiu sezono ili okupiĝas pri vendado de agrikulturaj produktoj.
– Tigropentrado por tigrojaro en Malajzio
La 26an de decembro en Bentong de Pahang-ŝtato, en Malajzio,
loka ĉina grupo organizis pentristojn kaj lernantojn pentri tigrojn
por bonvenigi la ĉinan novjaron -- la tigrojaron, kio komenciĝos en
la 1a de februaro 2022. La bildo estas longa je 11.5 metroj kaj
larĝa je 4.5 metroj.
– Ĉinio lanĉis novan sateliton
Je la 11a horo kaj 11 minutoj de la 26-a de decembro en la satelit-
lanĉa centro en Taiyuan de la provinco Shanxi, la satelito ZY-1
02E estis lanĉita al la kosmo per la portoraketo Longa Marŝo 4C.
La satelito eniris la planitan orbiton, kio indikas, ke la misio
sukcesis.
– Ekfunkcios informa centro por Vintraj Olimpikoj
Dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, la informa centro
por la Olimpikoj funkcios en la kunven-centro de la Pekina
Internacia Hotelo, de la 1-a ĝis la 20-a de februaro 2022. La centro
servos al la oficialaj raportistoj kiuj ne registris sin por la Olimpikoj.
La servoj inkludas informadojn kaj publikajn servojn laǔ la reguloj
de la gastiganta urbo kaj internaciaj kutimoj.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn. La redaktejo de El Popola Ĉinio deziras al vi
feliĉan novjaron! |