Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-01-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Ĉinoj celebris Laba-feston
– Malferma ceremonio de Vintraj Olimpikoj estos malsama ol la
pasintaj
– Trajno por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kun 5G-a studio!
– Medaloj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj trapasis testadon

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉinoj celebris Laba-feston
La 10-an de januaro, ĉinoj celebris la festivalon Laba, kies nomo
signifas la oka tago de la 12-a monato laŭ la tradicia ĉina
kalendaro, kaj estas konsiderata enkonduko al la Printempa Festo.
Estas kutimo manĝi Laba-kaĉon en ĉi tiu tago. Laba-kaĉo estis
disdonita de volontuloj en multaj lokoj, kaj instruistoj klarigis al siaj
lernantoj pri tradicioj rilataj al la festo.
– Malferma ceremonio de Vintraj Olimpikoj estos malsama ol la
pasintaj
Zhang Yimou, kiu reĝisoris la malferman kaj ferman ceremoniojn
de la Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008, denove estos la
ĉefreĝisoro de la malfermaj kaj fermaj ceremonioj de la Pekinaj
Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Li diskonigis, ke Lumigado kaj
dizajno de la ĉefa plado por la olimpika fajro estas aŭdaca ideo.
Tio neniam okazis en la pli-ol-centjara historio de la Olimpikoj
– Trajno por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kun 5G-a studio!

La 6-an de januaro la ekskluziva trajno por la Pekinaj Vintraj
Olimpikoj estis inaŭgurita. Kun maksimuma rapido de 350
kilometroj hore, la trajno kuras inter Pekino kaj Zhangjiakou kaj
havas aŭtomatan vetursistemon, instalaĵojn alireblajn de
handikapuloj kaj plurlingvan servon. Krome, la trajno havas la
monde unuan 5G-an ultra-altdifinan televidstudion, kiu ebligas al
televidaj prezentistoj vive elsendi programojn en la trajno.
– Medaloj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj trapasis testadon

La 7an de januaro la medaloj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj
Vintraj Paralimpikoj trapasis testadon en Ŝanhajo. La Pekinaj
Vintraj Olimpikoj okazos de la 4a ĝis la 20a de februaro, kaj poste
estos la Vintraj Paralimpikoj de la 4a ĝis la 13a de marto. En sia
libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke
necesas konstrui pontojn por interŝanĝoj kaj kunlernado inter
kulturoj per plivastigo de kunlaboroj en diversaj fakoj, inkluzive de
sportoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn. La redaktejo de El Popola Ĉinio deziras al vi
feliĉan novjaron!