Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-01-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– UN emisias poŝtmarkojn por Pekinaj Vintraj Olimpikoj
– Pintperiodo de vojaĝoj por Printempa Festo
– Okazas en Pekino ekspozicio pri sporta kulturo kaj Olimpikoj
– Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio donas urĝan helpon al Tongo

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– UN emisias poŝtmarkojn por Pekinaj Vintraj Olimpikoj
La 14an de januaro la Poŝta Administracio de Unuiĝintaj Nacioj
(UNPA) anoncis emision de la poŝtmarkoserio porto por paco
feste al la okazigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Tio estas la
unua fojo, ke UN emisias poŝtmarkojn por la Vintraj Olimpikoj. La
poŝtmarkoj prezentas glacihokeistojn, neĝtabulistojn, artajn
sketistojn, glitveturistojn, glitŝtonludistojn kaj alpajn skiistojn.
– Pintperiodo de vojaĝoj por Printempa Festo
La 17an de januaro komenciĝis la pintperiodo de tutlandaj vojaĝoj
en Ĉinio por la Printempa Festo, kio finiĝos en la 25a de februaro,
kun la daŭro de 40 tagoj. Multaj ĉinoj vojaĝas por renkonti siajn
familianojn ĉe la Ĉina Novjaro aŭ Printempa Festo, kiu estos la 1a
de februaro ĉi-jare.
– Okazas en Pekino ekspozicio pri sporta kulturo kaj Olimpikoj
Ekspozicio pri la ĉina sporta kulturo kaj olimpikoj okazas de la 31-a
de decembro 2021 ĝis la 15-a de marto 2022 en la Ĉefurba Muzeo
de Pekino. Olimpikaj torĉoj, ekipaĵoj uzitaj de sportistoj, medaloj
kaj aliaj eksponaĵoj povas esti rigardataj de la publiko, kaj la

ekspozicio ankaŭ estas parto de la aktivadoj feste al la Pekinaj
Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.
– Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio donas urĝan helpon al Tongo

La Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio donacis 100 000 usonajn
dolarojn kiel urĝan helpon al Tongo por helpi la landon trakti la
detruon kaŭzitan de la erupcio de submara vulkano. Ĉinio liveros
pli da humanitaraj helpoj surbaze de la bezonoj de Tongo. En sia
libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke
oceanoj kunligas la popolojn de la mondo por estigi Homaran
Komunumon de Komuna Estonteco, kiu devas resti kune en bonaj
kaj malbonaj momentoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn. La redaktejo de El Popola Ĉinio deziras al vi
feliĉan novjaron!