Programdetaloj

SkizoImpreso de KOZAWA Mami pri la libro "La Nokto kaj Nebulo" verkita de Viktor FRANKL
PermesiloCC-BY-SA 3.0
TemoKulturaj minutoj
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoMia impreso de "La Nokto kaj Nebulo" verkita de Viktor Frankl

Mi ofte renkontiĝas kun judoj en libroj. Ankaŭ Zamenhof estis judo. Mi eklernis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ 3 jaroj.

Kiam mi estis juna, mi legis du tutmonde famajn librojn en la japana. La unua libro estis "Taglibro de Anne Frank", kies aŭtoro, Anne Frank, estis judo. Ŝi mortis pro tifo en la koncentrejo de Bergen-Belsen dum la Dua Mondmilito.

Kaj la dua libro estis verkita de Viktor Frankl. En Japanio la libro estas konata sub la titolo: "La Nokto kaj Nebulo". Origine la libro estis eldonita en la germana en 1946. Laŭ Vikipedio, ĝia germana titolo estas: "Tamen jesi al vivo: Psikologo spertas la koncentrejon". La aŭtoro, Viktor Frankl, estis juda psikiatro.

Dum la Dua Mondmilito li estis en la koncentrejo de Auschwitz. Tiam judoj tre timegis iri al Auschwitz. Tie estis la plej terura koncentrejo kaj gasĉambro. La gasĉambro estis la konstruaĵo, kie oni mortigis multajn judojn. Ĉiutage oni enirigis tien multajn kaptitojn. Enirinte tien, ili neniam revenis.

Inkluzive de tiu koncentrejo, Viktor Frankl travivis kvar koncentrejojn dum ĉirkaŭ 2 jaroj kaj duono. Dum tiu tempo li vidis tie multajn kaptitojn. Kaj li observadis kaj analizis iliajn vivmanierojn kaj mensostatojn. Tiam li trovis iaspecajn komunajn aferojn inter travivantoj kaj inter mortintoj. Kaj lia konsiderado atingis ian konkludon. Post kiam li estis liberigita, li detale priskribis la sperton en sia libro "La Nokto kaj Nebulo". Li skribis en la libro, kia-spiritaj homoj povis pluvivi en la mizera koncentrejo, kaj kia-spiritaj homoj mortis tie.

Lastatempe mi denove legis la libron. Sed ĝia enhavo estis iom komplika.

Antaŭ ol li iris al Auschwitz, Frankl estis en alia koncentrejo. Sed en la libro lia dokumento komenciĝas de la tempo, kiam li eniris en la trajnon al Auschwitz.

Komence, Frankl estis transportita per trajno kun multaj aliaj kaptitoj, ne ricevinte anoncon, kien la trajno iras. Baldaŭ la trajno alvenis al Auschwitz. Tie antaŭ ĉio oni forrabis karajn kunportaĵojn, juvelojn, de la kaptitoj. Kaj tuj poste ĉiuj kaptitoj devis eliri el la trajno, forlasante siajn bagaĝojn. En tiu tago 90 procentoj de la homoj transportitaj kun Frankl estis mortigitaj.

Sed estis tre bonŝance por Frankl, ke kelkajn tagojn post la alveno li estis transportita al alia koncentrejo, kie ne troviĝis gasĉambro. Kaj post tio, li estis sendita al ankoraŭ alia. Kaj tie, kiam li laboris kiel kuracisto por pacientoj de ekzantema tifo, li estis liberigita en la jaro 1945.

En la koncentrejoj ĉio estis forrabita for de la kaptitoj. Familio, mono, havaĵo, kaj tiel plu. La kaptitoj estis devige laborigitaj en frosta malvarmeco, vestante sin per maldikaj ĉifonaĵoj. Ilia laboro estis severa eksterdoma laboro. Ankaŭ Frankl okupiĝis pri konstruado de fervojo kaj faris tunelon de kloakaperturo. La gvatistoj ofte insultis kaj pugnis la kaptitojn kaj piedbatis ilin per botoj. Ĉiutage la kaptitoj manĝis unu pecon da pano kaj trinkis supon. La medihigieno estis malbona. Oni devis preni pedikojn for de siaj kapoj. Kaj troviĝis infektitoj de ekzantema tifo. Devigata laboro, manko de dormo, nutromanko, perfortoj de gvatistoj, kruelaj torturoj, malvarmeco, malsato, malsano...

En tiel mizeraj koncentrejoj, kiaj kaptitoj povis pluvivi? Pri tio Frankl skribis jenajn faktojn.

En la mizera situacio estis homoj, kiuj havis esperon aŭ celon en sia vivo. Ili povis pluvivi tie. Sed male estis homoj, kiuj perdis esperon, aŭ kiuj ne povis kredi sian bonan estontecon. Tiaj homoj mortis. En sia raporto Frankl priskribis kelkajn epizodojn.

Foje iuj du kaptitoj, unu viro kaj unu virino, respektive diris al Frankl: "Mi jam plu havas nenion en mia vivo." Tiam Frankl demandis ilin: "Vi pripensu. Ĉu estas homo, kiu atendas vin? Ĉu vi havas ion, kio atendas vin?" Do la virino pensis, ke ŝi havas sian ununuran infanon, kiu atendas ŝin eksterlande. Kaj ankaŭ la viro rememoris, ke lia laboro atendas lin. Li estis sciencisto. Kaj li volis skribi serion da libroj. Rimarkinte siajn celojn, ili ambaŭ ĉesis pensi pri sia sinmortigo. La konscio, ke iu amata atendas ŝin, ke io farenda atendas lin, forte vivigis la du kaptitojn.

Krome en la komenco de majo 1945 iu kaptito, s-ro F, diris al Frankl: "En la lasta februaro mi aŭdis voĉon en mia sonĝo. Ĝi diris al mi, ke mi liberiĝos el ĉi tiu koncentrejo en la 30a de majo ĉi-jare." Dirante tiel, li kredis la vortojn de la voĉo kaj atendis la tagon. Kaj la antaŭdirita tago pli kaj pli proksimiĝis. Sed li informiĝis, ke la milita situacio fariĝas malbona. Kaj li malesperis. Pro tio en la 29a de majo li subite ekhavis febron pro ekzantema tifo. Kaj en la 30a de majo li perdis konscion. Kaj en la sekvanta tago li mortis.

Kaj alian epizodon Frankl skribis. En la jaro 1944 multaj kaptitoj havis esperon, ke ili povos reveni hejmen en la sekvanta Kristnasko. Sed malgraŭ tio, ke Kristnasko proksimiĝis, lumiga anonco tute ne envenis en la koncentrejon. Do la kaptitoj malesperis. Kaj de la Kristnasko ĝis la komenco de la sekvanta jaro multaj kaptitoj mortis. La kaŭzo ne estis malsano nek malvarmeco. Pro perdo de la atendita estonteco, ili perdis forton kaj pereis.

Ĉiuokaze leginte la libron, mi supozis, ke en la libro Frankl volis diri al la legantoj: "Havu esperon! en kia ajn suferiga situacio".