Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-02-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Diverslandaj amaskomunikiloj alte taksas Pekinajn Vintrajn
Olimpikojn
– Sveda premiito en Olimpikoj famiĝis en ĉinaj sociaj retejoj
– Vintraj Olimpikoj sur pintoj de krajonoj!
– Nombro de homoj partoprenantaj en vintraj sportoj multiĝis je
300 milionoj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Diverslandaj amaskomunikiloj alte taksas Pekinajn Vintrajn
Olimpikojn
Radiotelevisione Italiana raportis pri la grandrapida trajno inter
Pekino kaj Zhangjiakou, kaj ke 5G-a signalo ebligas al ĵurnalistoj
elsendi raportojn kun alt-difinaj fotoj kaj videoj dum vojaĝo. Usona
Nacia Dissend-kompanio prezentis la saĝan restoracion en la
amaskomunikila centro. Tie la manĝaĵoj estas liverataj de robotoj.
Artikolo de la brazila magazino Época detale priskribas robotojn,
saĝajn matracojn, 5G-an interreton en la olimpikaj vilaĝoj kaj la
ciferecan monon.
– Sveda premiito en Olimpikoj famiĝis en ĉinaj sociaj retejoj
Ĉina funkciulo de ŝanhaja filio de internacia kompanio, trovis en
sia retpoŝta kesto aŭtomatan respondon de kolegino laboranta en
Svedio. La kolegino informis aliajn, ke ŝi estas en forpermeso por
partopreni la Olimpikojn. La kolegino estas Almida de Val, kiu
gajnis la bronzan medalon pri glitŝtonludo kune kun sia teamano
Oskar Eriksson. Ŝia ŝanhaja kolego diskonigis pri ŝi en interreto
kaj ŝi famiĝis kiel ekzemplo de ekvilibro inter persona vivo kaj
laboro.

– Vintraj Olimpikoj sur pintoj de krajonoj!
La 23-jara junulo Li Mingjun el Baoding de Hebei-provinco gravuris
la ĉefajn elementojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, inkluzive de
Bing Dwen Dwen, Shuey Rhon Rhon, Pekino kaj 2022 sur
krajonajn pintojn, kies diametroj estas 2.4-milimetraj. Gravurado
estas unu el liaj hobioj. Li finis tiujn kreaĵojn en kvin tagoj kun la
celo esprimi bondezirojn al la Olimpikoj.
– Nombro de homoj partoprenantaj en vintraj sportoj multiĝis je
300 milionoj
La 10an de februaro prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato
Thomas Bach diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj startigis novan
eraon por la mondo. La nombro de homoj partoprenantaj en vintraj
sportoj multiĝis je 300 milionoj en Ĉinio. Laŭ la Ĉina Nacia
Statistika Buroo, depost 2015, kiam Pekino estis anoncita kiel
gastiganto de ĉijaraj Vintraj Olimpikoj, 346 milionoj da
homoj praktikas vintrajn sportojn en Ĉinio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn.