Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-02-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Ĉu Bing Dwen Dwen daǔre furoros post fermiĝo de Pekinaj
Vintraj Olimpikoj?
– Kreskis la nombro da ĉinaj partoprenantoj en vintraj sportoj
– 96 ĉinaj sportistoj konkuros en Pekinaj Vintraj Paralimpikoj
– La cerbo de pekina transportsistemo

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉu Bing Dwen Dwen daǔre furoros post fermiĝo de Pekinaj
Vintraj Olimpikoj?
Post la inaǔguro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, ĝia maskoto Bing
Dwen Dwen ekfuroris kaj 5 000 pupoj de la maskoto elĉerpiĝis en
15 minutoj. Laǔ la oficiala informo, oni enmerkatigis 35 000 pupojn
en la semajno post la 13-a de februaro. Laŭ Zhang Yiwu,
profesoro pri la ĉina lingvo de Pekina Universitato, kvankam oni ne
tiom zorgos pri Bing Dwen Dwen post la Pekinaj Vintraj Olimpikoj,
tamen ĝia valoro en vintrolimpika memoro restos en la cerbo de la
publiko kaj ne ŝanĝiĝos.
– Kreskis la nombro da ĉinaj partoprenantoj en vintraj sportoj
Ĝis oktobro 2021, entute 346 milionoj da homoj partoprenis en
glaciaj kaj neĝaj sportoj en Ĉinio, kaj la partoprena procento de tiuj
sportoj superis 24%. Ĉinio realigis la celon pli ol 300 milionoj da
homoj partoprenantaj en glaciaj kaj neĝaj sportoj La realigo de la
celo estas la plej grava heredaĵo, lasita de la Pekinaj Vintraj
Olimpikoj al la vintraj kaj olimpikaj sportoj,diris Tu Xiaodong,
direktoro pri informado sub la Ĝenerala Administracio de Sporto de
Ĉinio.

– 96 ĉinaj sportistoj konkuros en Pekinaj Vintraj Paralimpikoj
La 21an de februaro la ĉina delegacio por la Pekinaj Vintraj
Paralimpikoj estis starigita, kun entute 217 homoj, inkluzive de 96
sportistoj. Tio estas la sesa kaj plej grandskala partopreno de la
ĉina delegacio en la Vintraj Paralimpikoj. Ili konkuros en ĉiuj ses
sportoj en tri konkurs-zonoj.
– La cerbo de pekina transportsistemo

La Pekina Transportkontrola Centro estis inaŭgurita en 2008,
antaŭ la Pekinaj Someraj Olimpikoj. Tiam ĝi estis la plej granda
centro por administrado de trafik-reto en la mondo. Ĝis hodiaŭ, ĉi
tiu cerbo de la pekina transportsistemo daŭre funkcias kaj
certigis glatan aranĝon de trafiko dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.
En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas,
ke Ĉinio plifortigas sian novigan sistemon kaj ĝin ligas al soci-
ekonomia disvolviĝo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn.