Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-03-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Kiel Hangzhou efektive solvas trafik-ŝtopiĝon?
– Brulas la flamo de Paralimpikoj en Pekino
– Per novigo, Qinchuangyuan allogas talentulojn
– Ĉinio komencis evakui siajn civitanojn el Ukrainio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Kiel Hangzhou efektive solvas trafik-ŝtopiĝon?
Dum urbanizado multaj landoj renkontas grandajn defiojn inkluzive
de trafik-ŝtopiĝo. Urba cerbo, kio povas aranĝi resursojn per
analizo kaj utiligo de datumoj el diversaj fontoj, povas solvi la
problemojn de urboj, precipe trafik-ŝtopiĝon. Pli ol 500
urboj starigis sian urban cerbon, inter kiuj la unua estas Hangzhou
en Zhejiang-provinco de sudorienta Ĉinio. Min Wanli, ĉefa
sciencisto pri maŝina intelekto el la kompanio Aliyun, diris, ke por
atingi la saman efikon akiritan de la urba cerbo, oni devas elspezi
dekojn da miliardoj da juanoj por plivastigi vojojn aŭ starigi novajn
parkejojn.
– Brulas la flamo de Paralimpikoj en Pekino
Post la malfermo de la Vintraj Paralimpikoj de 2022 vendrede la 4-
an de marto, Pekino fariĝis la unua gastigurbo de kaj Someraj kaj
Vintraj Paralimpikoj. La 2-an de marto, en la Ĉiela Altaro de
Pekino, naŭ flamoj, inkluzive de unu ŝaltita en Stoke Mandeville,
Anglio, naskiĝloko de Paralimpikoj, estis kunigitaj por formi la
oficialan flamon de la Vintraj Paralimpikoj 2022.
– Per novigo, Qinchuangyuan allogas talentulojn

En marto 2021, por liberigi novigajn kaj kreivajn fortojn, Shaanxi-
provinco komencis konstruadon de la kreiv-motora platformo
Qinchuangyuan. Post unu jaro, la platformo estas preskaǔ preta. Pere
de tio estis 116 scienc-teknikaj atingoj de entreprenoj; scienc-
teknikaj malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj multiĝis je 38.6%;
altteknologiaj firmaoj multiĝis je 32.3%; kaj monsumo de
subskribitaj teknologiaj kontraktoj pliiĝis je 33.2%. Altlernejoj,
gvidaj entreprenoj kaj financaj institutoj rapide kolektiĝas, kaj
platformoj por gravaj industrioj estis lanĉitaj unu post la alia.
– Ĉinio komencis evakui siajn civitanojn el Ukrainio
Laŭ la ĉina ambasadorejo en Ukrainio., la 28an de februaro Ĉinio
komencis evakui siajn civitanojn el Ukrainio. Ĉina prezidanto Xi
Jinping, en sia libro Regado de Ĉinio, prezentas sian koncepton de
diplomatio. Li proponas antaŭenigon de nova modelo por
internaciaj rilatoj kaj Homaran Komunumon de Komuna Estonteco.
Ni devas klopodi trakti larĝan diplomatian tagordon, plivastigi la
reton de tutmondaj partnerecoj kaj fari amikojn tra la mondo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn.