Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-03-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Kio estas la tut-proceza popola demokratio en Ĉinio?
– Spertoj de Ĉinio pri reago al klimatŝanĝiĝo estas lernindaj de
Afriko
– Ni evitu estiĝon de grandskala humanisma krizo en Ukrainio
– La Zono kaj Vojo funkciu kiel evoluiga zono kaj feliĉa vojo

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Kio estas la tut-proceza popola demokratio en Ĉinio?
La 13an de oktobro 2021 en la centra konferenco pri laboro rilata
al popolaj kongresoj, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigis, kio estas
la tut-proceza popola demokratio. Ĉinio havas sistemojn de
popolaj kongresoj, plurpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo
sub la gvidado de KPĈ, de regiona etna aŭtonomeco kaj tiun de
baza aŭtonomeco, kiuj estas la demokratiaj politikaj sistemoj kun
unikaj ĉinaj trajtoj. La tut-proceza popola demokratio signifas, ke la
popolo povas laŭleĝe ĝui demokratiajn rajtojn en ĉiuj flankoj de la
demokratia politiko, inkluzive de elekto de kadroj, decidofarado,
leĝfarado, administrado kaj superrigardo.
– Spertoj de Ĉinio pri reago al klimatŝanĝiĝo estas lernindaj de
Afriko
La esploristo Taling Tene Rodriguez, el Kameruno, diris, ke la
spertoj de Ĉinio pri ekvilibrigi ekonomian kreskon kaj traktadon
de klimatŝanĝiĝo postulas estas lernindaj de afrikaj landoj. Kiel
evoluanta lando, Ĉinio bone traktas tiun malfacilon pere
de sciencteknika progreso. Ĉinaj gvidantoj ankaŭ metis daŭripovan
disvolvadon, altnivelan mediprotekton kaj internacian klimatan

kunlaboron en prioritatajn lokojn dum la konstruado de la homara
komunumo de komuna estonteco.
– Ni evitu estiĝon de grandskala humanisma krizo en Ukrainio
La 7-an de marto Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj,
faris ses proponojn por eviti grandskalan humanisman krizon en
Ukrainio. Unue, obei la principojn de neŭtraleco kaj justeco kaj ne
politikigi la humanisman aferon; due, dediĉi grandan atenton al la
ukrainaj senhejmuloj kaj fari bonan aranĝon al ili; trie, protekti
civilulojn por eviti humanisman katastrofon; kvare, certigi la
sukceson kaj sekurecon de la humanisma agado, inkluzive de
rapida, sekura kaj senbara permeso de la eniro por helpa agado;
kvine, certigi la sekurecon de alilandanoj en Ukrainio, permesi ilin
foriri el la lando kaj liveri helpon por ke ili revenu al siaj hejmlandoj;
sese, subteni la humanisman helpon fare de Unuiĝintaj Nacioj en
Ukrainio.
– La Zono kaj Vojo funkciu kiel evoluiga zono kaj feliĉa vojo
La 7an de marto Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj,
diris, ke malgraŭ la pandemio kaj aliaj malfaciloj, la kunkonstruado
de La Zono kaj Vojo restas en bona tendenco. Ekde 2021, pli ol
dek landoj subskribis kun Ĉinio kunlaborajn dokumentojn kadre de
la iniciato La Zono kaj Vojo, kaj nun en la granda familio de la
iniciato estas sume 180 membroj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn.