Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-03-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

– Rapida testo de antigeno pri KOVIM-19 estas vendata en Ĉinio
– Beidou-sistemo en daŭra kaj stabila servo
– Ses-jariĝis la unua leĝo de Ĉinio kontraŭ familia perforto
– Blinda muzikistino ludis violonon en Paralimpikoj
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Rapida testo de antigeno pri KOVIM-19 estas vendata en Ĉinio

La 13-an de marto oni komencis vendi kompletojn por rapida testo
de antigeno pri KOVIM-19 en Ĉinio. Oni povas mem testiĝi hejme
kaj vidi la rezulton post 15-20 minutoj. Retaj platformoj kaj apotekoj
kiuj vendas tiujn kompletojn provizos ekspresan liveran servon, por
ke testo atingu la klienton en 30 minutoj.

– Beidou-sistemo en daŭra kaj stabila servo
Donitaĵoj el la Internacia GNSS-monitorado kaj Taks-sistemo
montras, ke la servoj pri lokalizo, navigado kaj tempo de la
navigad-satelita sistemo Beidou bone funkcias tutmonde, precipe
en la azi-pacifika regiono. Ĉinio planas lanĉi novajn satelitojn por
plibonigi la stabilecon kaj fidindecon de la sistemo, kaj provos
novajn teknikojn por certigi ĝian daŭran ĝisdatigon.
– Ses-jariĝis la unua leĝo de Ĉinio kontraŭ familia perforto
La 1-an de marto, la unua ĉina leĝo kontraŭ familia perforto ses-
jariĝis. La 27-an de septembro 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping
diris en la Internacia Pintkunveno pri Virinoj: Viroj kaj virinoj kune
ĝuas la mondon. La mondo fariĝos pli vigla kaj inkluziviga, se ni

nuligos diskriminacion kaj antaŭjuĝon kontraŭ virinoj. Ni klopodos
forigi ĉiajn perfortojn kontraŭ virinoj, inkluzive de tiu inter
familianoj.
– Blinda muzikistino ludis violonon en Paralimpikoj

La 16-jara blindulino Ma Yifei, ludis la violonpecon Neĝfloko en la
ferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj. Ŝi
estas lernanto en Ningxia-a Specialeduka Mezlernejo de Ningxia-a
Huj-a Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. Kun la espero, ke
muziko utilos kiel aldona maniero interrilati kun la mondo, ŝi
eklernis ludi pianon kiam ŝi estis kvin-jara, kaj violonon kiam ŝi
estis naŭ-jara. Ŝi diris, ke kvankam Neĝfloko rilatas al vintro, ŝi
povas senti varmon, esperon kaj lumon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn.