Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2022-03-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi
semajno:

- Xi Jinping faris videan konversacion kun Joe Biden
- Pli ol 3.2 miliardoj da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 estis
inokulitaj en Ĉinio
- Ĉina ambasadoro en Usono: Ĉinio ĉiam oponas kontraŭ milito
- Ĉina saĝo en paroladoj de Xi Jinping: paco estas altvalora
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

- Xi Jinping faris videan konversacion kun Joe Biden
Vespere de la 18-a de marto ĉina prezidanto Xi Jinping faris
videan konversacion kun usona prezidento Joe Biden je la peto de
ĉi lasta. La du gvidantoj havis sinceran kaj profundan interŝanĝon
de opinioj pri la dulandaj rilatoj, la situacio en Ukrainio kaj aliaj
demandoj koncernantaj reciprokajn interesojn. Prezidento Biden
esprimis, ke li volonte tenos striktan kontakton kun prezidanto Xi
por montri la direkton de la uson-ĉinaj rilatoj. Prezidanto Xi
emfazis, ke li kaj prezidento Biden havas la saman opinion, ke
Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, kunekzisti en paco kaj
eviti konfrontiĝon, kaj ke la du flankoj devas pliigi komunikadon kaj
dialogon je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj kampoj.

- Pli ol 3.2 miliardoj da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 estis
inokulitaj en Ĉinio
Laŭ anonco de la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio en la 16-a de
marto, pli ol 3.2 miliardoj da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-
19 estis inokulitaj en Ĉinio.

- Ĉina ambasadoro en Usono: Ĉinio ĉiam oponas kontraŭ milito

Lastatempe Qin Gang, ĉina ambasadoro en Usono, diris en
intervjuo, ke Ĉinio havas bonajn rilatojn kun kaj Rusio kaj Ukrainio,
kaj samtempe tenas kontakton kun Usono kaj Eŭropo, ĝuste tiu
specifa pozicio de Ĉinio estas utila por pace solvi la krizon en
Ukrainio. Ĉinio ĉiam oponas kontraŭ milito kaj staras por
intertraktado. Ĉinio sendis al la ukraina popolo manĝaĵojn,
medikamentojn kaj pulvorigitan lakton por beboj.

- Ĉina saĝo en paroladoj de Xi Jinping: paco estas altvalora
Paco kaj sekureco estas tio kion la internacia komunumo devas
plej domaĝi diris prezidanto Xi Jinping en videa konversacio kun
usona prezidento Joe Biden. La diraĵo venas de la klasikaĵo
Analektoj de Konfuceo. En aliaj okazoj, Xi citis similajn antikvajn
proverbojn pri konservado de paco, inkluzive de anstataŭigi
militajn armilojn per donacoj de jado kaj silko kaj serĉi harmonion
sen unuformeco.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno.
Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon:
www.espero.com.cn.