Skizo | Senŝipa pirato en Tuluzo -sesa parto |
Permesilo | ![]() |
Temo | Muzikistoj en Muzaiko |
Produktanto | Muzaiko |
Aŭskultu |
|
Teksto | Okej, saluton aŭskultantoj, vi aŭskultas denove Senŝipaj Piratoj en Tuluzo estas la sesa elsendo la antaŭlasta elsendo. Do, Gijom', kio okazis hodiaŭ? Okazis… la ĉefa okazaĵo estas la veno de Stefan' la flutisto kun kiu ni registris du kanzonojn. Do la du lastaj kanzonoj de la albumo estas registritaj kaj estas granda ĝojo ne nur ĉar ni faris tre belajn versiojn kun la fluto de Stefan' sed ankaŭ ĉar estas la fino de la registrado. Do mi, ene de kvin tagoj, registris fakte 14 kanzonojn entute. Do multe pli ol mi esperis. Do, en tiuj 14 estas du versioj de ‘Amo kaj Asfalto’. Ni devos elekti unu kaj estas tiu senkanta peco kiun mi registris ene de 3 minutoj Kaj fakte vi eble aŭdis tion en unu el la intervjuoj ĉar mi kaŝe metis ĝin ĉe la fino. Do Stefan' alvenis komence de la posttagmezo kaj ni unue provludis kune, ni jam faris tion distance. Fakte mi sendis al li sondosierojn, rete, kiam mi estis en Parizo kaj li en Tuluzo, do proksime de ĉi tie. Mi diris ‘venu en la studion kiam mi registros’ kaj ni ne sciis kiom da pecoj ni kunludos. Mi sendis al li unu por komenci kiu estas ‘Eĉ se ne Amen’. Kaj estis fakte du sondosieroj unu kun fluto registrita per mia klavaro fakte. Do, estis falsa fluto, do ne tre bela, sed estis nur por montri kion mi volas ke li ludu. Do vi verkis la melodion por la fluto. Jes. Kaj li skribis ĝin! Tio estis granda surprizo. Mi vidis ke Stefan' alvenis kun la notoj, la muziknotoj de la melodio kiun mi verkis, sed estas strange al mi ĉar mi tute ne kapablas legi kaj skribi notojn kaj certe la unuan fojon en mia vivo mi vidis mian muzikon skribitan per notoj kiujn mi ne kapablas legi. Do ĉu tio signifas ke li devis aŭskulti kaj li havas sufiĉe bonan orelon por scii kiu noto estas Jes, do li estas tre bona muzikisto tamen, mi demandos al li, sed mi pensas ke li uzis simple komputilaĵon kiu faras tion aŭtomate ĉar mi sendis tiun MIDI-dosieron kiu ebligas fari tion. Do ni kunludis kaj tre rapide ni sukcesis fari ekzakte la planitan muzikon. Ni estas jam bone pretaj fakte. Kaj tial mi proponis la duan pecon kaj… komence li ne vere emis ludi plian muzikpecon, prilabori ĝin, li pensis ke li ne estos preta por provludi ĝin kaj registri ĝin en la sama posttagmezo sed mi certis ke li ja povas tion fari do mi iom insistis kaj mi pravis ĉar li vere tre bone regis la muzikon rapide. Do ni faris vere belajn registraĵojn. Mi ŝategas la fluton kiun li ludis en tiuj du pecoj. Mi ne certegis pri tio ke mi vere ŝatos tion. Estis iom riske. Do se vi invitis lin kaj poste vi decidis ke vi ne volas la muzikon estus iom malfacile diri ‘ah, fakte mi ne uzos ĝin’. Jes! Imagu. Eĉ krom tiu afero de persona rilato kun li laŭ mi, vera problemo ke mi ne havos la du muzikojn en la albumo. Tio estus ke ni estus ŝparintaj tempon por registri tempon kun li du pecojn kiuj ne plaĉas al mi kaj mi ne povis forigi nur la fluton ĉar mia ludmaniero dependas de la fluto se mi decidas forigi la fluton mi devas ludi la muzikon malsame. Do, se mi estus decidinta ne konservi la fluton mi fakte estus decidinta forigi la tutan muzikon. Aŭ mi devintus reregistri ĝin sen fluto per mia propra maniero kaj tio malŝparintus multan tempon. Do estis tre bonŝance ke vi ŝatas la rezulton. Do, ne estas nur ŝanco ĉar mi tamen konis lin, mi aŭdis lin, mi konis lian muzikkapablon kaj mi vere fakte fidis. Sed tamen mi estas surprizigita ĉar mi ne atendis tiom belan rezulton. Do ĝis nun ĉiom da la muziko estas nur via elekto, ĉu estis ia problemo pri havi du muzikistojn? Do ekzemple vi devus diskuti pri la elektoj. Ĉu li donis opiniojn pri la muziko kaj ĉu vi devis ŝanĝi ion aŭ ĉu ankoraŭ vi decidis ĉion? Ne, pri la muziko mem li simple sekvis miajn rekomendaĵojn. Li eĉ ne… verŝajne eĉ kiam mi demandis lian opinion li ne vere deziris respondi. Sed li havis opinion pri la ludmaniero. Ofte li diris ‘nu, mi pensas ke mi povas registri pli bone’ kaj faris plurajn registraĵojn kaj mem elektis tiun kiu plej plaĉas al li. Kaj pri tio mi ne havis opinion. Li havis opinion pri la ludmaniero kaj mi havis opinion pri la enhavo. Do tio estas tre bona ĉar fakte ĉiu prizorgas pri sia parto kaj laŭ mi ni vere tre bone fakte kunlaboris. Estis ege agrable. Jes, mi tre ŝatas la rezulton. La fluto aldonas iom da fantazia etoso al la kanto, mi pensas. [fluto] Mi havas demandon el la komunumo. Do estas demando de Erik' kiu estas, mi pensas, konata en esperantujo ĉar li prizorgas retejon por karaokeo kaj liaj kantoj estas uzataj en multaj rekontiĝoj kaj li demandis ‘ĉu vi pensas pri fari senvoĉajn versiojn de viaj kantoj por ke ili estu ankaŭ karaokeigeblaj’. Kial ne? Do, vi verŝajne havus la trakojn, ĉu ne? Do vi simple povus malŝalti la voĉon. Tio povus esti sufiĉe facile farebla. Mi scivolas kiel estus karaokeo kun viaj kantoj Jes ankaŭ mi! Ili estas iom malfacile kanteblaj ĉu ne? Ĉefe mi simple ne imagas miajn kantojn en etoso de karaokeo. Tiuj karaokeoj kiuj plej ofte okazas dumnokte en la esperantistaj aranĝoj kun la noktaj ebriuloj. Sed nu, ni pridiskutos tion kun la senŝipaj piratoj! La kunproduktistoj de MiProVi. Do mi supozas ke se vi volas eldoni ankaŭ la trakojn ne nur la finitan rezulton eble iu ajn povas mem fari tion se ili volas. Do vi devas elekti ĉu vi volas nur disdoni la finitan rezulton, do la mastrumitan kaj la miksitan version de via albumo, aŭ ĉu vi volas ankaŭ disdoni la nemiksitajn trakojn. Ne. Vi ne volas fari tion? Ne. Okej. Do, ekzemple se ili volas uzi nur partojn de viaj kantoj ekzemple la pianan parton kaj aldoni alian tekston kaj kanti ion alian do ĝi estus kiel derivaĵo do tio estas ofta okazo en la Krea Komunaĵo do oni povas diri ‘mi volas akcepti derivitajn verkojn’. Jes… Mia unua reago estas ke mi ne emas tion fari. Mi ne ŝatus ke oni ŝanĝu la tekston de miaj kanzonoj. Mi konsideras ke miaj kantoj ne apartenas al mi tamen mi havas respondecon, patrecon, pri ili en la senco ke mi tamen havas ideon pri la maniero laŭ kiu mi deziras ke ili vivu, almenaŭ la komencon de sia vivo. Do mi deziras ke ili estu tia kia mi verkis ilin kaj registris ilin. Kaj mi ne malhelpas ke iu reludas ilin laŭ sia maniero kaj eble ŝanĝu la tekston. Sed tio estas alia kanzono. Ne estas mia verko, ĉu ne? Jes. Do, hodiaŭ por la kanto ‘Katen' kaj Venen'’ vi volis aldoni tekston kaj mi vidis ke vi estis tradukanta tekston de libro. Ĉu vi volas paroli pri tio? Kio estas la libro? Vi tradukis ĝin! Mi tradukis el la franca kiu ne estas la orginala kaj kiam ni trovis la originalon kiu estas en la angla, ĉar vi estas angla, vi tradukis ĝin kaj ni pridiskutis la tradukon. Temas pri peco de la libro ‘The Power of Now’ ‘La Potenco de la Nuno’ Mi ne scias kiel traduki. Far Eckhart Tolle. Do, la kanzono ‘Katen' kaj Venen'’ temas pri niaj propraj malhelpoj kaj ĉio kio malhelpas nin vivi sed kio devenas de ni mem fakte. Niaj propraj emoj malhelpi nin vivi. Tiu libro temas pri la menso kiu regas nian vivon, kaj kiu malhelpas nin vivi simple, esti kaj vivi simple nun, ĉi tie. Kaj tio estas belega… Do mi ŝategas tiun libron fakte de Eckhart Tolle kiu ege bone komprenigas tiun funkcimanieron de nia menso kiu reagas kiel endanĝerigita besteto kiu deziras protekti sin kiu deziras krii ke ĝi ekzistas kaj kiu ĉion faras por malhelpi simple ĝui ĉiun momenton de la vivo, kia ĝi estas. Kaj temas pri tio. Mi pli kaj pli konscias pri tio kaj ofte mi simple povas nur observi ke mi estas malliberigita de mi mem, de mia menso. Kaj ke estas kvazaŭ veneno en miaj vejnoj. Kaj tiu veneno devenas de mi mem. Do jen, la simpla temo de tiu kanzono ‘Katen' kaj Venen'’. Kaj je la fino de tiu kanzono estas grandega, sufiĉe longa muzikpeco sen kanto kaj mi deziris aldoni laŭtlegitan tekston dum tiu muziko. Kaj mi deziris ke tiu teksto devenu de tiu libro ĉar ĝi estas iusence la inspiro de tiu kanzono. Do, estis bona okazo relegi tiun tre bonan tekston kaj mi trovis pecon, kaj do ni tradukis ĝin kaj kompreneble ĝi estis multe tro longa do mi devis forigi la duonon. Kaj ni faris tion hodiaŭ kaj ankaŭ helpis aliaj esperantistaj amikoj kiuj komprenas la anglan por fari la tradukon. Do, kiuj ne ĉeestis, do ili faris tion per la reto, kompreneble. Kaj jen, do mi legis la tekston kaj ni ankoraŭ ne trovis laŭ kiu maniero aŭdigi tiun tekston. Mi ne volas ke simple oni aŭdu min laŭtleganta teskton kun muzikfono. Mi deziras ke la teksto bone sinmiksas al la muziko. Do ĉu temas pri aldoni alian efikon aŭ ĉu vi pensas pri reregistri ĝin? Ne ne ne, mi pensas ĉefe pri trovi sonefikon por meti sur la tekston kaj trovi laŭ kiu formo ni aŭdebligos la tekston kiu ne devas ĝeni ankaŭ la aŭskulton de la muziko, kiu tamen devas esti aŭdebla. Estos iom malfacile laŭ mi. Mi volas ke ĝi uzu tre specifan efikon. Do ni faros tion morgaŭ. Kaj krom tio restas preskaŭ nenio. Do ni miksos. La plano por morgaŭ kaj postmorgaŭ estas miksi, miksi, miksi kaj mastrumi. Ĉu ankaŭ vi partoprenos tion aŭ ĉu plejparte la soninĝeniero faros tion? Do eble finfine vi havos ŝancon por uzi la naĝejon, ĉu? Kiun mi ankoraŭ ne uzis. Mi konfesas ke la soninĝeniero, Jacques, jam miksis kvar pecojn. Mi aŭskultis ilin, sed mi aŭskultis ilin nur finmiksitaj. Do, tio estas ke mi ne estis apud la inĝeniero kiam li miksis kaj mi ne vere vidis kion li faris. Li pasigis preskaŭ du horojn por ĉiu peco de muziko kaj kiam mi alvenis kaj aŭskultis la rezulton mi konfesas ke mi simple ne komprenis kial li pasigis tiom da tempo por aŭskultigi al mi rezulton kiu simple ege similas al originalo kiun mi konis. Do, nun mi komprenas ĉar li iomete montris al mi. Do, mi ne klarigu pri kio temas. Do, estas laboro por soninĝenieroj kiun mi ne vere bone komprenas. Kaj mi simple fidas ilin. Do karaj aŭskultantoj, estas la dua kaj kvarono. Mi lacegas kaj fakte ni estas en la studio kiu ankaŭ estas la dormĉambro de nia soninĝeniero kaj dume ke ni registras ĉi tie ni malhelpas lin dormi kaj malhelpas nin dormi ankaŭ. Do, eble indas klarigi ke li ne estas dormanta en la ĉambro nun. Jes! Ni ne malhelpas lin tiel. Li atendas ke ni foriru kaj poste dormos. Do dankon aŭskultantoj, kaj dankon Gijom'. Dankon aŭskultantoj, kaj dankon Neil! Ĝis! Ĝis. |