Programdetaloj

SkizoAnna laŭtlegas "La Mistero de la aferoj" de Fernando Pessoa
PermesiloCC-BY-SA 3.0
TemoKulturaj minutoj
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoLA MISTERO PRI LA AFEROJ
ALBERTO CAIERO, pseŭdonimo de la Portugalia verkisto Fernando Pessoa
al Esperanto tradukis: Matheus de Lima Pereira

Estas sufiĉa Metafiziko nenion pripensi.
Kion pensas mi pri la mondo?
Eĉ mi ne scias kion pensas mi pri la mondo!
Se mi malsaniĝus, mi pensus pri tio.
Kiun ideon havas mi pri la aferoj?
Kiun opinion mi havas pri la kaŭzoj kaj efektoj?
Kion estas mi prepensanta pri Dio kaj la animo
Kaj pri la kreado de la Mondo?
Mi ne scias. Laŭ mi, pensi pri tio estas fermi la okulojn
Kaj ne pensi. Estas movumi la kurtenojn de mia fenestro (tamen ĝi ne havas kurtenon).
La mistero pri aferoj? Eĉ mi ne scias kio estas mistero!
La nura mistero estas ekzisti tiu, kiu pensas pri ĝi.
Kiu estas sub la suno kaj fermas la okulojn
Komencas ne scii kio estas suno
Kaj pensi multajn aferojn plenajn je varmo.
Sed ferminte la okulojn, vidas la sunon.
Kaj jam kapablas pensi nenion,
Ĉar la sunlumo valoras pli ol la pensoj
De ĉiuj filozofoj kaj poetoj.
La lumo de la suno ne scias, kion ĝi faras
Kaj pro tio ne eraras kaj estas komuna kaj bona.
Metafiziko? Kiun metafizikon havas tiuj arboj?
Ĉu tiun pri esti verdaj kaj arbosuproplenaj kaj branĉohavaj?
Kaj tiun pri alfruktoporti siaĝustatempe, kio ne igas nin pensi,
ke ni ne scias donaci al ili.
Tamen, kia estu pli bona metafiziko ol tiu ilia,
kiu estas tiu ne scii por kio vivas
Nek scii kion ili ne scias?
"Intima konstituicio de la aferoj"...
"Intima senco de la Universo" ...
Ĉi ĉio malpravas, ĉiu ĉi-tio signifas nenion.
Estas nekredeble, ke penseblu afero tia,
Estas kiel pensi pri racioj kaj celoj
Kiam la komenco de la mateno ekaperas, kaj arboflanke
svaga polurita aŭro ekperdadas la malhelon.
Pensi pri la intima senco de la aferoj
Estas aldone, kvazaŭ pensi pri la sano
Aŭ porti glason al la fontoakvoj.
La nura intima senco de la aferoj
estas tiu pri ili havi nenian ajn.
Mi ne kredas je Dio ĉar neniam mi ĝin vidis.
Se ĝi volus, ke mi kredu je ĝi,
Sendube, ĝi alvokus min babili
Kaj enirus en mian pordon
Dirante al mi, Jen mi!
(Tio ŝajnas eble bagatela al la oreloj
Pro tio, ke pro oni ne scii kio estas alrigardi al la aferoj,
Ne komprenas kiu ilin priparolas
Tiel instruite de la maniero ilin rimarki.)
Sed Dio estante la floroj kaj la arboj,
Kaj la montoj kaj la suno kaj la lunlumo,
Do mi kredas je ĝi,
Do mi kredas je ĝi ĉiutempe,
Kaj mia vivo entutas je preĝo kaj meso,
Kaj je komunumo per la okuloj kaj per la oreloj.
Tamen, se Dio estas la arboj kaj la floroj
Kaj la montoj kaj la lunlumo kaj suno,
kial mi ĝin nomu Dio?
Mi ĝin nomas floroj kaj arboj kaj montoj kaj suno kaj lunlumo;
Tial, ke se ĝi fariĝis, cele al, ke mi ĝin vidu,
Suno kaj lunlumo kaj floroj kaj arboj kaj montoj,
Se ĝi aperas al mi estanta arboj kaj montoj
Kaj lunlumo kaj suno kaj floroj,
Estas tio, ke ĝi volas, ke mi ĝin konu
Kiel arboj kaj montoj kaj floroj kaj lunlumo kaj suno.
Kaj pro tio mi obeas ĝin,
(Kiom pli, plu, scias mi pri Dio ol ja Dio pri si mem?),
Obeadas ĝin mi vivi, spontanee,
Kiel okulfermante kaj vidante,
Kaj nomas ĝin lunlumo kaj suno kaj floroj kaj arboj kaj montoj,
Kaj amas ĝin sen pripensi ĝin,
Kaj ĝin pensadas dum ĝin rigardadas kaj aŭskultadas,
Kaj promenas ĉe ĝi ĉiumomente.