Programdetaloj

SkizoVerda Stacio elsendas: La 3-a Monda Pupekspozicio
ProduktantoVerda stacio
TekstoMonda Pupekspozicio 2013 en la urbo Higashikagawa

La Vojevodo de Silezio (Pollando) sendis al la Nova Turisma Asocio en la urbo Higashikagawa (Kagawa, Japanio) http://www.hnt.or.jp paron da pupoj en tradiciaj vestaĵoj de tiu regiono.
La virpupo vestas la uniformon de sileziaj ministoj fine de la 19a jarcento, nigra kun orkoloraj ornamaĵoj kaj nigra ĉapo.
La virinpupo portas la tipan florgirlandon ĉekape, longan jupon kaj antaŭtukon kun belaj florbrodaĵoj.
La pupoj estos montrata dum la 3a Monda Pupekspozicio, kune kun pli ol 60 aliaj el Pollando. La kolekto, farita danke al Esperantistoj tra la mondo, kalkulas je ĉirkaŭ 800 pupoj el 42 landoj.
La ekspozicio okazos inter la 28a de septembro kaj la 6a de oktobro 2013 en la sidejo de la organizo, en Hiketa (Izutsu Yashiki, 769-2901 Higashikagawa, Hiketa 2163, Japanio; Tel. +81 879-238557).
Okaze de la Malferma Ceremonio ĉeestos la Ambasadoro de Pollando en Japanio, S-ro Cyryl Kozaczewski.
La Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo de la Pola Respubliko kaj la Ambasado de Pollando en Tokio aŭspicias la eventon.
Specialaj gastoj estos du polaj studentoj el Vroclavo, S-ino Karina Leontowicz kaj S-ro Mateo Kulka, ambaŭ aktivaj Esperantistoj, kies ĉefa tasko estos agi kiel Pupdiplomatoj donante intervjuojn al la lokaj kaj naciaj amaskomunikiloj, per montrado de polaj naciaj kostumoj.