Programdetaloj

SkizoJeanne parolas al Mirejo pri la bretona lingvo
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoHodiaŭ estas la kvara de Aprilo 2014.
Parolas Mirejo, nome de Muzaiko.
Mi sidas en bretona domo
en vilaĝo Pluezek'.
Bretonio estas nordokcidenta regiono de Francio
kaj Bretonio estas fama pro belegaj pejzaĝoj kaj marbordoj
kaj pro sia lingvo.
Kaj hodiaŭ mi parolas kun Jeanne Pouhaer,
kiu estas iom pli ol 70-jara
kaj konas bonege sian regionon
kaj parolas tiun lingvon.
Do, nun: tiu lingvo estas kelt-devena
aŭ ligita al aliaj keltaj lingvoj.
Ĉu, Jeanne, vi povas diri al ni
ion pri tiu lingvo
kaj eble diri al ni kelkajn frazojn en tiu lingvo?
- Jes, tamen mi devas diri, ke mi ne estas spertulo.
Tamen mi ŝatas.
Mi sentas emocion, kiam mi parolas pri aŭ en la bretona.
Por mi, estas grava afero, jes.
Sed mi ne estas spertulo.
- Ne lingvisto aŭ fakulo, sed uzanto.
Ĉu vi uzas tiun lingvon ĉiun tagon?
- Mi aŭskultas bretonajn elsendojn ĉiutage.
Sed pli kaj pli malaperas la maljunuloj,
kiuj scipovas paroli nature la bretonan.
Do, mi ne havas okazon paroli ĉiutage la bretonan.
- Sed, hieraŭ, ni promenis kune borde de la maro,
kaj tie estis aliaj personoj
kaj tuj vi ekparolis en la bretona.
Kion vi diris?
- Mi salutis ilin, kaj mi diris:
"Penaos mañ kont?"
Tio estas "Bonjour" / "Bonan tagon", oni povas diri, en la bretona.
Sed, en la bretona mem, oni ne uzas bonan tagon. Ne.
Oni uzas esprimon por demandi
ĉu ĉio en ordo por vi.
- Jes, kaj tio memorigas min al Benino, Afriko.
Tie, ili diras: "Saluton, kiel vi fartas?"
Kaj tre ofte ili ne diras "Saluton":
Ili nur diras: "Kiel vi fartas?"
Tio estas grava afero.
Kaj, ĉu estas ia simileco inter la bretona kaj la franca?
Aŭ ĉu vere estas tute alia afero?
- Estas tute alia afero.
Ŝajnas al mi, ke la franca estas latin-devena lingvo,
kaj la bretona tute ne.
Estas kelta-devena, do tute ne similas.
- Tion mi ankaŭ povis observi.
Kaj ĉi tie oni legas la vojindikilojn
en la bretona kaj en la franca
kaj vere estas tute aliaj vortoj
kaj vi ankaŭ diris aliaj fraz-konstruoj.
- Estas tute malsimila.
La loko de la verbo kaj de la subjekto, kaj tiel plu
ne estas la sama en la bretona kaj en la franca
- Kaj vi diris, ke vi povas aŭskulti radio-elsendojn en la bretona.
- Jes. Jes, mi ĉiutage aŭskultas malgranda[n] asocia[n] radio[n],
kiu, ĉiutage, ĉiumatene,
havas bretonajn elsendojn.
- Ĉu ankaŭ televido funkcias?
- Jes, ankaŭ. Sed malpli da tempo.
- Jes, mi komprenas.
- Sed ĉiudimanĉe, okazas sur la televido bretonaj elsendoj.
- Interese. Kaj ĵurnaloj, gazetoj?
- Jes, kompreneble. Multe.
Kiel en Esperanto.
- Jes, kaj ankaŭ mi vidis ĉe via komputilo.
Estas retejoj en la bretona.
- Jes, jes. Kiel por Esperanto,
oni povas lerni la bretona[n].
Sed tamen mi devas diri ke,
en Esperanto, oni prononcas, kiel oni skribas.
Sed en la bretona estas tute alia afero.
Do, por bone paroli,
tio kio estas grava, mi opinias,
oni devas lerni, sed poste,
kiam oni iomete posedas la lingvon
estas necese fari staĝon en etoso, en medio...
- Jes, jes, tutan tagon uzi la lingvon.
- Jes, kiel en Esperanto.
- Jes, kiel pri ĉiu lingvo.
- Do, gazetoj, radio-elsendoj kaj retejoj,
tio estas nun en 2014
la situacio de la bretona lingvo,
kaj vi volas aldoni...
- Io grava, estas, ke nun
ekzistas lernejoj por la infanoj,
kie ili povas lerni la bretonan.
Do estas tute alia afero,
se oni komparas kun kiam mi estas juna.
Ne ekzistis tiujn lernejojn.
- Tion, ni pritraktos en alia elsendo.
Ĉar estas tiom por diri
kaj Jeanne scias tiom da aferoj.
Do, dum alia elsendo, ni konsideros
la evoluon dum tiu 20-a jarcento
kaj 21-a jarcento
kaj tiuj juraj kaj leĝaj konsideroj.
Jeanne, mi tre dankas vin,
ke ni sidis kune kaj babilis en Bretonio,
sub blua, blanka, griza ĉielo,
kun vento kaj iom da nuboj.
Parolas Mirejo nome de Muzaiko.