Programdetaloj

SkizoJulia rakontas "La mondo estas vilaĝo"
PermesiloCC-BY-SA 3.0
TemoFacilaj rakontoj
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoLa mondo estas vilaĝo

Se ni reduktus la tutan mondon al vilaĝo de 100 enloĝantoj kaj dume tenus ĉiujn homajn ekzistantajn proporciojn, tiam la vilaĝo aspektus tiel:
La vilaĝo konsistas el 57 asiatoj, 21 eŭropanoj, 14 homoj el usono kaj sudameriko kaj 8 afrikanoj. De tiuj 100 homoj estus 52 virinoj kaj nur 48 viroj. Estus 70 neblankuloj kaj 30 blankuloj. 70 el ili estus nekristanoj kaj 30 estus kristanoj. 89 estus heteroseksemaj, la aliaj samseksemaj. Kaj pripensu nur 6 personoj posedus 59 % de la tuta mondriĉeco, kiuj ĉiuj devenus el usono. 80 ne havus sufiĉan loĝeblecon. 70 estus analfabetoj kaj 50 suferus pro maltro da nutro. Unu homo mortus, unu homo naskiĝus. Unu homo, jes nur unu sola, havus universitatan edukadon kaj ankaŭ nur unu el tiuj 100 havus komputilon.

Sciu vi, se oni rigardas al nia mondo el tia kompaktigita perspektivo, aperegas la neceso de akcepto, kompreno kaj formado. Simile kiel en ombraĵestiĝo kaj ankaŭ pri la sekva oni povus pensi. Ĉar se vi hodiaŭ matene vekiĝis kun pli da saneco ol malsaneco, tiam vi povas taksi vin pli feliĉa ol ĉirkaŭ unu miliono da homoj, kiuj ne transvivis tiun nokton. Kaj se vi neniam travivis la danĝeron de milito aŭ batalo kaj la solecon de mallibereco, la agonion de torturo aŭ la torturon de malsato, vi fartas pli bone ol 500 milonoj da homoj sur tiu ĉi tero. Do, kaj se vi havas la liberecon, ĉiam kiam vi volas povi viziti preĝejon sen timo de prisekvo, arestado, torturo aŭ morto, tiam vi estas pli feliĉa ol 3 miliardoj da homoj sur tiu ĉi tero. Se vi hodiaŭ vespere hejmen iras kaj trovas nutraĵon en via fridujo, vestaĵojn en via vestoŝranko, se vi havas tekmenton super via kapo kaj eĉ lokon por dormi, tiam vi estas pli riĉa ol 75 % de la enloĝantoj de la mondo. Kaj se vi aldone havus ankoraŭ iom da mono ĉe la banko aŭ en via monujo kaj eble iomete da moneroj ie en skatolo aŭ poŝo, tiam vi apartenas al la 8 % de la riĉaj homoj sur tiu tero. Kaj se tiam ankoraŭ povas diri, ke viaj gepatroj ankoraŭ vivas kaj ankoraŭ estas geedzitaj, tiam vi estas ege rara.

Eble estas pli bone pensi tiel:
Laboru tiel, kiel vi ne bezonas monon, amu tiel, kiel ankoraŭ neniu ofendis vin, dancu tiel, kiel neniu spektus vin kaj kanti tiel, kiel neniu auskultus vin. Vivu tiel, kiel ĉielo estus sur tero. Nun.