Programdetaloj

SkizoTuluzo moviĝas - II
ProduktantoEsperanto-Kultur-Centro de Tuluzo
Aŭskultu
Teksto[Tuluzo Moviĝas estas esperanta kroniko de la ĉiusemajna, unuhora Esperanto Magazino,

programero de la tuluza radio­stacio Canal Sud]

Canal Sud Libera Radio – Parto dua

Kanalo Sudo ­ Libera Radio 92.2 Tuluzo

« Canal Sud » ja estas libera radio. Kreita en 1977, la radio unue nomiĝis « Ruĝa Barbo », maldekstrema, liberacana,

lukta radio, ĝi estis klandestina kaj ne tre konata. La elsendiloj estis malbonaj, kaj ne kovris la tutan urbon, la

aktivuloj devis kaŝi sin de la polico sed tio kunportis kreeman, lerneman etoson.

El la principaro de « Canal Sud » :

« Canal Sud » estas loka radio por Tuluzo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ĝi raportadas pri la Tuluza vivo : socia, politika,

ekonomia, luda, kultura, muzika, pri la ĉiutaga vivo, pri la laboro, pri la ferioj...

[Franca parolado...]

« Canal Sud » estas tute sendependa. Ĝi decidas sian politikon sola . Ĝi transdonas la voĉon de nenia organizo, grupo

aŭ « Kartelo ». Ĝi tamen estas nek neŭtrala nek objektiva. Propradecide, ĝi strikte respektas tiujn agantajn por malpli

da subpremado, da ekspluatado.

Ĉiutage de tagmezo ĝis la dua, la magazino de Canal Sud parolas pri luktoj, asocioj, movadoj kaj paroligas

tiujn luktantaj pri aferoj misparolas aŭ simple prisilentas en la lokaj aŭ la naciaj amaskomunikiloj.

Parolas Grégoire, unu el la produktisto/parolisto de la magazino.

[France : Grégoire, animateur de magazine de Canal Sud]

Do Grégoire, kion oni trovas en la magazino ?

Iom da ĉio, estas ofte du aŭ tri partoj, unue, oni komencas per agendo aktivula kaj kultura, ni anoncas eventojn en

Tuluzo kaj en la regiono, pri kio okazas, agoj, manifestacioj, kino­debatoj, koncertoj, tio, kio moviĝas. Ni provas

interesiĝi ĉefe pri la asocia medio. Ni ne parolas pri kio okazos en la granda loka kinejo sed prefere informas pri la

malgrandaj kompanioj aŭ pri kio okazas en la ĉi­kvartala skvato. Kaj poste en la aliaj partoj de la magazino, ni

intervjuas, invititoj plej diversaj, ni havas kulturajn kronikojn kun iu de la ĉefa teatro de Tuluzo,

morgaŭ ni havos iun de la « duŝkamiono » rondiranta kamiono por proponi duŝojn al senhejmuloj,

poste iu de nacia asocio pri libereco en interreto kiu parolos pri la nova leĝo kontraŭterorisma.

Cetere estas magazino kiu evoluas laŭ la farantoj, ni funkciigas la aferon kvarope.

El la principaro :

« Canal Sud » favoras la esprimon de minoritatoj. Kontraŭ la samformigo de la konscioj, Canal sud volas sin radio de

la diferencoj. Ĉar estas ne nur unu mondkompreno, la sinteno de ĉiu grupo, kaj la subjektiveco de ĉiu individuo rajtas

esprimi sin en « Canal Sud ».

Kvardek kvar elsendoj konsistigas la programon de Canal Sud kun partopreno de cento da produktistoj, teknikistoj,

parolistoj. Por rezisti al la povo de psikiatrio, kontraŭ la malliberiejoj , por la ŝatantoj de metalmuziko, de muziko

flamenko, por informiĝi pri Kambodĝio aŭ aŭskulti muzikon el la insulo Reunio... Ĉiaj paroloj aŭskulteblas en Canal

Sud.

El la principaro :

« Canal Sud » provas aŭskulti antaŭ ol diri, enketi antaŭ ol paroli. Ĝi provas plekti la pluralajn parolojn de la tuluzaj

loĝantoj. « Canal Sud », radio tuluza sed mondcivitana.

[Tuluzo moviĝas, elektitaj eroj el la tuluza vivo]