Teksto | Muzaiko: Saluton karaj aŭskultantoj de Muzaiko. Nun antaŭ la mikrofono de Muzaiko troviĝas Chuck Smith. Saluton Chuck!
Chuck Smith: Saluton!
M: Do, Chuck, vi estas unu el la ĉefmotoroj aŭ la ĉefmotoro de la kurso, kiu kreiĝis ĉe Duolingo. Do tiam mi ŝatus demandi vin: do kio estas tiu kurso? Kio estas Duolingo?
CS: Do, Duolingo estas retejo en kiu oni povas lerni lingvojn senpage. Kaj ni kreas kurson de Esperanto el la Angla.
M: Kaj, kial?
CS: Ĉar ni volas ke multaj homoj lernu Esperanton, ?? kaj ni vidas ke tiu platformo por ĵus montri homojn al Esperanto, fakte. ?? Ĉar la tuta platformo havas cent miliono da uzantoj, kaj el tiu ni havas nun pli ol sesdek mil lernantojn.
M: Kaj kia signifas "ni", kiuj estas tiuj "ni", kiuj estas malantaŭ la kurso de Duolingo?
CS: Do, ni estas teamo de ok homoj, kaj mi ĝojas ke ni havas sufiĉe diversan grupon. Do, inter junuloj kaj ne tiom junuloj, homoj de Eŭropo kaj Nordameriko, kaj ankaŭ virinoj kaj viroj. Kaj, do, nia teamo konsistas el Ruth Kevess-Cohen el Vaŝingtono ; Ed Robertson el Skotlando ; Judith Meyer el Germanio ; Anja Eisemann, germanino en Francio ; Jeremy Aldrich en Virginio, Usono ; Sean Munderloh, ankaŭ en Usono ; kaj laste kiel konsilanto Anna Lowenstein.
M: Kaj vi forgesis unu personon, vin!
CS: Fakte, jes!
M: Vi diris ke la kurso estas de la Angla al Esperanto, sed en la grupo ankaŭ vi havas homojn, kies denaska lingvo ne estas la Angla. Do, kial vi kreis nur de la Angla al Esperanto? Kial ne de aliaj lingvoj?
CS: Ĉar tiu decido estas fakte de la flanko de Duolingo, ke ili decidas sin por ĉiuj kursoj, kiujn lingvo-parojn ili havas. Kaj ili fakte ankaŭ volas, ke post kiam nia kurso maturiĝas, ni povu ankaŭ havi kursojn el aliaj lingvoj al Esperanto.
M: Bonege! Post la muzika paŭzo, ni aŭdos pli pri kiel eblas helpi rilate al la kurso de Duolingo. Do, restu kun ni!
M: Nun, ni aŭskultu la duan eron de la intervjuo kun Chuck Smith rilate al Duolingo. En la unua ero, ni eksciis pri tio, kiuj estas la kunlaborantoj de Duolingo, kaj nun mi ŝatus ankaŭ demandi kiel eblas vin helpi rilate al la laboro.
CS: Do, ni havas grupon en Fejsbuk (Facebook), nomata "Laborgrupo pri Esperanto kaj Duolingo" aŭ io tia. Kaj vi povas veni tien kaj kiam ni havas iun taskon aŭ iun manieron helpi, ni tie petos. Krome vi povas iri al la oficiala forumo de Duolingo pri Esperanto, kaj tie, se iu demandas pri Esperanto, vi povas respondi. Kaj ankaŭ ni havas fakte por ĉiu frazo en la tuta kurso de Duolingo, ni havas kvazaŭ iun forumon de tiu -aŭ fakte, fadenon-. Kaj tie vi povas respondi al la demandoj de komencantoj pri tiu frazo.
M: Kaj se iu ŝatus helpi vin pli pri krei kurson por Esperanto kaj aliaj lingvoj, ĉu eblas tion fari?
CS: Jes, fakte vi povas aliĝi al la retejo Duolingo.com/apply kaj tie vi povas skribi en Esperanto kaj en via denaska lingvo, kial vi estas taŭga por helpi pri tiu lingvo-paro pri kurso. Kaj poste, laŭ la postuloj de la komunumo, kaj laŭ la taŭgeco de la kandidatoj, Duolingo decidos kiujn lingvo-paroj ili venonte volas. Do, se vi volas ke via lingvo iĝu la venonta kurso de Duolingo, bonvolu kandidatiĝi.
M: Bone! Dankon! Do, ĉu vi povas ripeti, kie oni povas kandidatiĝi ekzakte? Por ke oni certe memoru ĝin.
CS: Oni povas iri al Duolingo.com/apply
M: Bone! Iru tien, kaj nun post la muzika paŭzo, ni parolos iomete pli ankaŭ pri kiel Duolingo helpas por la disvastigo de Esperanto, se ĝi entute helpas.
M: En Muzaiko daŭre daŭras pri Duolingo, post ke ni eksciis kiel estas la laboro, mi ŝatus ekscii kiel estas la efiko de la laboro. Do kiom da homoj lernas Esperanton ĉiutage pli malpli per Duolingo?
CS: Do, entute estas pli ol sesdek mil lernantoj, kaj ne eblas scii vere kiom da homoj lernas ĉiutage, sed estas sufiĉe multe fakte, kaj ni daŭre legas raportojn de homoj kiuj finas la kurson, ??kiuj estas tre brilaj??
M: Kaj kion vi rekomendas al la homoj kiuj finis la kurson? Kion ili faras poste?
CS: Do, ili povas vidi la paĝon pri la Esperanto kulturo, kaj tiel vidi multan manieron daŭre lerni pri Esperanto. Kaj ankaŭ ili povas kompreneble revizii ĉiam sian scion.
M: Kaj kion vi spertis? Ĉu la ĉeesto de Esperanto en Duolingo estas utila por aliaj aferoj, aŭ estas nur utila por ke Duolingo lernantoj povas ankaŭ vidi ke Esperanto ekzistas?
CS: Fakte estas ?tiel? nekredeble tiurilate, ĉar ekzemple aperis longega artikolo en "The Verge", iu granda usona novaĵretejo, kaj tiu donis multe da atento al Esperanto. Kaj krome, aperis intervjuo en NPR "Nacia Publika Radio" en Usono, kaj ankaŭ krome, kelkaj lingvaj firmaoj kreis kurson de Esperanto pro... laŭ mi, mi pensas ke estas pro Duolingo, sed oni ne povas rekte vidi.
M: Kio estas via sperto fakte... viaj lernantoj, kion ili diras rilate al la kurso de Esperanto?
CS: Do, iusence ĉiuj kursoj de Duolingo havas strangajn frazojn, sed tio estas ankaŭ kvazaŭ la naturo de Duolingo, sed fakte multaj diras ke la frazoj en Esperanto estas fakte la plej interesaj aŭ kreemaj frazoj en ajna kurso, kaj mi pensas ke estas ĝuste pro tio, ke preskaŭ ĉiuj en nia teamo estas denaskaj Anglalingvanoj malkiel aliaj kursoj por -kompreneble- kialoj. Kaj pro tio, oni povas meti amuzajn aferojn, kaj de la Esperanto kulturo, kaj -ekzemple- de Usonaj filmoj, kaj tiel plu. Kaj tiel homoj multe amuziĝas.
M: Tre bone! Do, amuziĝu per Duolingo, kaj lernu Esperanton, ĉu ne?, kiel nova slogano.
CS: Tre bone, jes!
M: Okej! Koran dankon pro via laboro kaj pro la laboro de la tuta teamo. Kaj mi scias ke jam kelkaj homoj venas al IJK pro lerni Esperanton ĉe Duolingo. Mi tre ĝuas pro tia evoluo, dankon!
CS: Do, nedankinde, kaj multajn dankojn pro via laboro!
M: Kaj por ĉies laboro, kiu aŭskultas nin! Kaj se vi volas ankaŭ iel helpi, ĉu Duolingon, ĉu Muzaikon, simple skribu al info ĉe muzaiko.info aŭ ĉe duolingo -ankaŭ eblas tion fari-. Do, ĝis baldaŭ! Kaj nun, ĝuu la muzikon.
Transskribite de Vanege EO |