Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-01-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Strato de Ĉinio aperas en la listo de la plej belaj en la mondo!
– Aŭtokompanio Tesla komencis produkti aŭtojn en Ĉinio.
– Sukcese lanĉita la transporta raketo Changzheng-5.
– Infanoj ĝuas Festivalon de Glacio kaj Neĝo en Pekino.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
– Strato de Ĉinio aperas en la listo de la plej belaj en la mondo!

CNN fine de 2019 publikigis liston de la plej belaj stratoj de la mondo, kaj en ĝi troviĝas Jinli-strato de Chengdu, ĉefurbo de provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Ĉirkaŭita de antikvaj lignaj domoj, ruĝaj lanternoj kaj ŝildoj, Jinli-strato allogas milionojn da turistoj ĉiujare, kiuj ĉie ĝuas ne nur la belecon de tradicia ĉina arkitekturo, sed ankaŭ lokan manĝaĵon.

– Aŭtokompanio Tesla komencis produkti aŭtojn en Ĉinio.

La 30-an de decembro, la unuaj aŭtoj de la kompanio Tesla produktitaj eksterlande estis liveritaj en Ŝanhajo. La unuaj 15 elektraj aŭtoj Tesla Modelo-3 estis aĉetitaj de laborantoj de la kompanio. La fabriko de Tesla en Ŝanhajo estas la unua en Ĉinio tute financita de eksterlanda kapitalo.

– Sukcese lanĉita la transporta raketo Changzheng-5.

La 27-an de decembro, la artefarita satelito Shijian-20 estis lanĉita kaj sendita en la difinitan orbiton per la transporta raketo Changzheng-5 en Wenchang-a Satelit-lanĉejo, Hainan-provinco en suda Ĉinio. En la kuranta jaro la nombro de kosmoflugaj lanĉoj de Ĉinio superos 40.

– Infanoj ĝuas Festivalon de Glacio kaj Neĝo en Pekino.

En la 2-a de januaro, la 11-a Festivalo de Glacio kaj Neĝo malfermiĝis en la Nacia Stadiono de Pekino. Partoprenantoj de la Pekina Olimpika Vintra Tendaro, el 107 element- kaj mez-lernejoj de Pekino, tie spertis amuzajn ludojn kaj simulitajn sportojn pri neĝo kaj glacio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn