Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-01-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa ĉefo de UN urĝas maksimuman sindetenon por haltigi la laŭgradan pliiĝon de tutmonda streĉo
Ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, lunde [06 jan 2020] vokis koncernajn partiojn maksimume sin deteni por haltigi la pliiĝon de la tutmonda streĉo. Guterres diris al raportistoj en la sidejo de UN en Nov-Jorko, ke geopolitikaj streĉoj estas sur sia plej alta nivelo ĉi-jare, kaj li subtenas kontakton kun ĉefaj oficialuloj tra la mondo kaj lia mesaĝo estas simpla kaj klara: haltigu la pliiĝon de la streĉo, apliku maksimuman sindetenon, rekomencu dialogon kaj renovigu internacian kunlaboron. Li diris: "La nova jaro komenciĝis en nia mondo en tumulto. Ni vivas en danĝeraj tempoj. Geopolitikaj streĉoj estas sur sia plej alta nivelo ĉi-jare. Kaj ĉi tiu malkvieteco kreskas. Eĉ nuklea ne-disvastigo jam ne povas esti rigardata kiel memkomprenebla afero. Ĉi tiu streĉa situacio kondukas pli kaj pli multajn landojn al senprecedencaj decidoj kun neantaŭvideblaj sekvoj kaj profunda risko de misjuĝo”. (UN-ESPERANTE)


Pasinta vendredo, la 10-a de januaro estis Novjaro laŭ la kalendaro de Mahajano-Budhismo. Mahajano (sanskrite kaj palie mahâyâna, "granda veturilo") estas skolo de la budhismo unue bazita sur la (nun perdiĝinta) sanskrita versio de la Tripitako, poste sur ties (ankoraŭ ekzistantaj) tradukoj ĉina kaj tibeta (en Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio, kaj en Tibeto, Nepalo, Mongolio kaj Siberio). La Koro-Sutro estas fama sutro de Mahajano-Budhismo. Ĝia sanskrita nomo Prajñāpāramitāhṛdaya signifas: "La Koro de la Perfekteco de Kompreno". La Koro-Sutro oni ofte citas kiel la plejkonatan budhisman skribaĵon. Esperantisto Lou Harrison (1917-2003) verkis muzikan version en Esperanto pri la Koro-Sutro, kaj Esperantistoj tra la mondo povas fieri pri tiu vere unika kontribuo de samideano Lou Harrison, al Budhismo kaj al Esperanto. (raporto de STUDIO)

Atentu: pro teknika kialo la sondosiero ne estas la ĝusta, se vi ŝatus auskulti la programeron, auskultu la vivan elsendfluon de Muzaiko je ĉiu horo!