Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-02-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la ĉi semajnaj elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio




-- Muzikaĵo de antaŭ 200 jaroj povas riveli la veran rilaton inter Mozarto kaj Salieri



-- Pekino havos ventolajn koridorojn por forblovi nebulon



-- Barcelono gastigis la Mondan Konferencon de Movebla Komunikado




La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo




Kantato de antaŭ 200 jaroj povas riveli la veran rilaton inter Mozarto kaj Salieri



Kantato kune komponita de Wolfgang Amadeus Mozarto kaj Antonio Salieri, perdita dum pli ol 200 jaroj, estis retrovita kaj povas riveli la verajn rilatojn inter ambaŭ komponistoj, onidire malamikoj. La retrovita kantato atestas ke ambaŭ aŭtoroj iam kunlaboris.




Pekino havos ventolajn koridorojn por forblovi nebulon



Pekina Municipa Komisiono pri Urba Planado anoncis la konstruon de kompleta reto de ventolaj koridoroj por ke vento enblovu Pekinon senbare de altaj konstruaĵoj. Koridoro ĝenerale kunligas vastajn kaj liberajn spacojn kaj etendiĝas laŭ la ventodirekto.




Barcelono gastigis la Mondan Konferencon de Movebla Komunikado




Inter la 22-a kaj la 25-a de februaro okazis en Barcelono la Monda Konferenco de Movebla Komunikado kun la temo "Moveblo signifas ĉion". Ĉi jara konferenco fokusis en poŝtelefono, kvinageneracia moveblokomunika teknologio kaj nova aplikaĵa servo pri telekomunikado.




Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en nia retejo www.espero.com.cn.