Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-03-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
-- Usonano imitas famajn konstruaĵojn per Lego-briketoj
-- Ĉina satelito Wukong faras sondadon de malluma materio
-- Japanoj purigas stratojn en Parizo
-- Ĉina ekonomio plu disvolviĝos
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
Usonano imitas famajn konstruaĵojn per Lego-briketoj
Adam Reed Tucker, 44-jara usonano, estas unu el la 14 aŭtentigitaj profesiaj
majstroj pri Lego-briketoj. Li kreas maketojn de famaj konstruaĵoj de la
mondo, kiel la Roma Teatro kaj la egiptaj Piramidoj. Liaj verkoj estas
eksponataj en la Muzeo de Scienco kaj Industrio de Ilinojso.
Ĉina satelito Wukong faras sondadon de malluma materio
Laŭ raporto de teknikistoj, ĉiuj funkcioj de la ĉina satelito Wukong montriĝis
pli bonaj ol antaŭvidite. Post trimonata testado en orbito, ĝi komencis esti
efektive uzata por sondado de malluma materio.
Japanoj purigas stratojn en Parizo
Laŭ turismaj agentejoj de Japanio, se Parizo estus pli pura, ĝi allogus pliajn
japanajn turistojn: ili ne povas elteni rubaĵon, hundajn fekaĵojn kaj
cigaredstumpojn surstrate. Por solvi la problemon estis lanĉita la kampanjo
"purigi stratojn", per kiu japanoj estas sendataj al Parizo por purigi konatajn
vidindaĵojn de la urbo.
Ĉina ekonomio plu disvolviĝos
Robert Kuhn, specialisto pri ĉinaj aferoj, deklaris ke ĉina ekonomio iom
malrapidiĝis, sed ne ruiniĝos, ĉar ĝi ne ruiniĝis dum financaj krizoj en Azio kaj
en la tuta mondo. Li asertas ke oni devas atenti pri longperioda disvolvo de
Ĉinio kaj ne al datumoj de unuopa jaro
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliajn
detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.