Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-03-10
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:




-- Ĉinio daŭre klopodos sennukleigi korean duoninsulon




-- Dezajnisto kreas vivantajn juvelojn el plantoj



-- Tutlanda Popola Kongreso kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco planas la estontecon de Ĉinio



-- En Srilanko, la unua elefanta orfejo de la mondo allogas turistojn




La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.




Ĉinio daŭre klopodos sennukleigi korean duoninsulon




Laŭ ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, Ĉinio kredas je dialogo kaj sennukleigo kiel nepraj iloj por pacigi Korean Duoninsulon. Li substrekis ke Ĉinio agadas laŭ principoj de amikeco kaj kunlaboro en rilatoj kun aliaj landoj




Dezajnisto kreas vivantajn juvelojn el plantoj




La Dezajnisto Susan McLeary uzis plantojn el sia ĝardeno por fari delikatajn koltukon, kolĉenon, ringon, braceleton kaj aliajn plant-juvelojn. La plantoj plu kreskas sur la juveloj.



Tutlanda Popola Kongreso kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco planas la estontecon de Ĉinio



De la 3-a ĝis la 16-a okazas en Pekino la kvaraj sesioj de Tutlanda Popola Kongreso kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Dum du semajnoj ili traktos la politikojn de Ĉinio por la sekvaj jaroj. La plej grava temo por tiu ĉi jaro estas la dektria kvinjara plano, kiu difinos la direkton de ĉina ekonomio por la sekvaj kvin jaroj.




En Srilanko, la unua elefanta orfejo de la mondo allogas turistojn




Pinnawala-a Elefanta Orfejo, en Srilanko, estas la unua elefanta orfejo de la mondo. Por malpezigi financan ŝarĝon sur la registaro, ĝi regule malfermiĝas al la publiko, kaj lastatempe fariĝis fama vidindejo de Srilanko.




Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliajn detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn