Programdetaloj

SkizoRaporto pri la AntaŭPrintempa Esperanto-Renkontiĝo (APERo) en Rusio
PermesiloCC-BY-SA 3.0
TemoRaportoj el eventoj
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoEkde la 20-a ĝis la 23-a de februaro en Rusio en apudmoskva vilaĝo Jerŝovo okazis deka jubilea tradicia renkontiĝo de esperantistoj, kiu nomiĝas APERo. Ĉi tiu mallongigo malĉifriĝas kiel AntaŭPrintempa Esperanto-Renkontiĝo. La aranĝon okazigas moskva esperanto asocio MEA-MASI kun ĝia ĉef gvidantino Irina Gonĉarova, kiu estas denaska esperantistino, originanta el esperantista familio.
Loka ripozdomo estis elektita kiel bazejo de la aranĝo. La vilaĝo mem situas tridek kilometrojn for de Moskvo. Tio certe ebligis trankvilan kaj agrablan etosumadon fore de urbega bruo. Malgraŭ la renkontiĝo estis organizita de moskvanoj, ĝin partoprenis ankaŭ esperantostoj el aliaj urboj, ekzemple mi persone kaj du aliaj gejunuloj el Sankt-Peterburgo kaj Farida Bekmansurova - komencantino el la urbo Glazov, kiu jam partoprenis lingvotrejnadon en Jekaterinburgo, okazinta tuj post Novjaro.
Ĉi foje APERo-n partoprenis grava eksterlanda gastino, Renee Triolle - reprezentanto de UEA ĉe UNESKO. Ŝi aktive partoprenis programon kaj kontribuis ĝin, preleginte pri franca esperantlingva literaturo kaj pri homaj rajtoj.
Aliaj kunvenintoj ankaŭ gvidis siajn programerojn. Entute la ĉeftemo de la renkontiĝo estis "Sonoj". Pri tio estis kelkaj prelegoj. Ekzemple Kuzma Smirnov prelegis pri malkutimaj sonoj ambaŭ en tre popularaj kaj minoritataj lingvoj. Julia Samsonova rakontis pri muzika modernismo kaj pri raraj muzikiloj, uzitaj en la unua duono de la dudeka jarcento.
Specialaĵo de la aranĝo estis strikta lingva disciplino. Neniu rajtis paroli nacilingve. La celo estis krei etoson de esperantlingva komunikado por pli efika enprofundiĝo en neŭtralalingvan konversacion. Tio precipe gravas por komencantoj kaj progresantoj, ĉar estas ege malfacile trovi eblojn senĉese dum tri aŭ kvar tagoj paroli esperante. Fakte tiom da tempo partoprenintoj havis pro longa festa semajnfino okaze de tago de la patrujdefendanto, kiu estas festata la 23-n de februaro en Rusio. Estis tre ridinde, ke aliaj homoj, kiuj ripozis tie audinte nian interparoladon tuj ekopiniis, ke ni ĉiuj estas eksterlandanoj.
Grava parto de la aranĝo estis pridiskuto de estonteco de la Rusia Esperantista Junulara Movado. Junaj aktivuloj trovis utile kaj taŭge okazigi la pridiskuton ĉi tie, ĉar al APERo venis relative multe da gejunuloj.
APERon-10 partoprenis entute 40 homoj, ĉefe el Moskvo kaj Moskva provinco, el la 12 aliregionanoj estis tri eksterlandanoj el Latvio kaj Francio. Gejunuloj ĝis 30-jaraj kaj pliaĝuloj estis posamkvante. La komencantoj kaj pene parolantoj estis 9 homoj, do, la signifa plimulto flue parolis en Esperanto. Tia proporcio facile ebligas la taskon de la APERo – krei idealan medion por progresigi la lingvon.
Post la aranĝo ĝia ĉeforganizantio metis mesaĝon en rusia socia reto VKontakte:
"Nu jen, miaj karaj... Finiĝis nia ĉarma APERo. Ĉio iam pasas, kaj ĉio bona pasas rapide... Sinceraj estis viaj dankaj vortoj, varmaj estis viaj adiaŭaj brakumoj... Do, la APERo-10 sukcesis. Bonajn rememorojn, freŝajn ideojn, longdaŭran esperantemon, novajn aperojn! Koran dankon al vi ĉiuj!!!"