Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-03-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:




-- Qinghai-Tibeta Fervojo etendiĝos ĝis Nepalo





-- Turismo en la Luno povas fariĝi realo en la sekvaj du jardekoj





-- Virino kiu virtuale vojaĝis en Ĉinio gajnis realigos sian revon




-- Nova ĉina komputil-procesoro kapablas lerni per propraj spertoj







La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

小标


Qinghai-Tibeta Fervojo etendiĝos ĝis Nepalo
正文




Nepalo kaj Ĉinio subskribis 10 interkonsentojn, inkluzive de la plano pri etendo de Qinghai-Tibeta Fervojo ĝis la landlimo inter ambaŭ landoj, de kie ĝi kunligos Tibeton al la tri ĉefaj urboj de Nepalo. Aktuale neniu fervojo kunligas la du landojn.

小标





Turismo en la Luno povas fariĝi realo en la sekvaj du jardekoj

正文




Eŭropa Spaca Agentejo planas konstrui internacian "lunan vilaĝon". Tiu plano povas efektiviĝi en dudek jaroj per nuna teknologio, tamen bezonos kunlaboron de ĉiuj landoj de la mondo, kiuj posedas spacoteknologion.

小标


Virino kiu virtuale vojaĝis en Ĉinio gajnis realigos sian revon

正文


Kenjanino Sevelyn Kinya uzis la softvaron Photoshop por krei fotoalbumon pri sia fikcia vojaĝo en Ĉinio kaj metis la fotojn en Facebook. Dum multaj homoj primokis, aliaj decidis helpi ŝin realigi sian revon: danke al solidareco de nekonatuloj, Sevelyn vizitos Ĉinion fine de la jaro.

小标


Nova ĉina komputil-procesoro kapablas lerni per propraj spertoj

正文




Komputika Instituto sub Ĉina Akademio de Sciencoj publikigis la monde unuan procesor-icon Kambrio, kiu kapablas profunde lerni per propraj spertoj danke al multtavola artefarita neŭroreto, kiu imitas la funkciadon de la homa cerbo.







Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliajn detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.