Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-04-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


-- Fervojo inter Kunming kaj Dushupu estis rekonstruita

-- Debutis Granda Pando kaj Talpeto, animacio kiu rezultas de partnereco inter Ĉinio kaj Ĉeĥio

-- Vasta uzo de teknologio en Dongguan-a Maratono

-- Eblos dormi kun ŝarkoj en la Akvario de Parizo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

-- Fervojo inter Kunming kaj Dushupu estis rekonstruita

Estis rekonstruita la gorĝo de kvin fervojoj, kiuj ligas Kunming, ĉefurbon de la ĉina provinco Yunnan al Vjetnamio, Laoso, Birmo kaj Birm-Hindio. Tiu fervoja gorĝo altigos la transportkapablon de tiuj fervojoj, kun efiko sur internacia transporto.

-- Debutis Granda Pando kaj Talpeto, animacia filmo kiu rezultas de partnereco inter Ĉinio kaj Ĉeĥio

Produktita de la animacia kompanio de la ĉina centra televido kaj la talpeta kompanio de Ĉeĥio, la animacio Granda Pando kaj Talpeto debutis fine de majo. La animaciaĵo transdonas filozofion de amo, kunlaboro kaj ĝojo, direktante infanojn al la proksimaj rilatoj inter la homaro, naturo kaj bestoj.

-- Vasta uzo de teknologio en Dongguan-a Maratono

Fine de marto la ĉina urbo Dongguan por la unua fojo gastigis maratonon, kiu kaptis atenton pro la vasta uzo de teknologio: robotoj elsendis la signon de ekkurado, transdonis medalojn al la premiitoj, muzikis kaj dancis. En ĉielo, senpilota flugmaŝino fotis kaj filmis la eventon, kaj ankaŭ kolektis datumojn pri la vetero.

-- Eblos dormi kun ŝarkoj en la Akvario de Parizo

Baldaŭ la Akvario de Parizo inaŭguros subakvan ĉambron en ŝarko-baseno, de kie eblos vidi la 35 ŝarkojn de diversaj anguloj. Inter la 11-a kaj la 13-a de aprilo eblos tranokti en la ĉambro kaj lerni pri la vivo de ŝarkoj kaj ilia graveco por ekologia ekvilibro de la maroj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.