Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 4 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoTujmesaĝilo WhatsApp lanĉis plenan ĉifradon de transdonataj datenoj.
Ekspozicio-konferenco pri retteknologioj por aŭtoj okazos en Rusio.
Nova konatiĝretejo plenumas serĉon de homoj lau ilia odoro.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la kvaran elsendon de la programero "Interalie". En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La plej populara tujmesaĝilo en la mondo WhatsApp aktivigis plenan ĉifradon de mesaĝoj por miliardoj de siaj uzantoj. Ĉiuj telefonvokoj kaj tekstmesaĝoj en la aplikaĵo iĝis malapertaj por traaŭskultado aŭ rompo flanke de malbonfarantoj.
La tujmesaĝilo WhatsApp, kiu apartenas al la companio Facebook, lanĉis ekde la 5-a de aprilo 2016 datenĉifradon por la tuta uzantaro. Pri tio komunikis fondintoj de la servo Jan Kum kaj Brajan Ekton en la oficiala blogo de la korporacio.
En la komuniko temas pri prioritata tasko de WhatsApp, nome pri sekureco de uzantoj kaj iliaj komunikadoj en la tujmesaĝilo. Ankaŭ estas komunikita, ke la 5-n de aprilo 2016 la nova teknologia ellaboraĵo estas plenumita. Dank al ĝi WhatsApp iĝis avanulo de privatmesaĝprotektado.
Rimarkindas, ke temas pri maniero de datenprotektado, laŭ kiu ĉiuj voĉ-, foto, kaj videodosieroj, same kiel aliaj informoj, sendataj per ĉi-tujmesĝilo, povas esti legitaj nur de sendanto kaj ricevanto kaj transpreno de tiuj informoj de iu alia estas plene malebligita. La nova ĉifradmaniero estos uzebla por ĉiuj uzantoj, kiuj ĝisdatigis WhatsApp al la lasta versio de la tujmesaĝilo. Ĉi-teknologio ankaŭ estas aktuala por grupaj babiladoj.
La fondintoj de la korporacio WhatsApp opinias, ke ĉifrita interkorespondado estas "la estonteco de privataj komunikadoj". Ĉifrado estas unu de la plej gravaj iloj, uzataj de registaroj, kompanioj kaj privatuloj por garantii sekurecon kaj protekton de datentransdono.

Laŭ oficialaj informoj de la Nacia direktantaro pri voja trafiksekureco ĉe Ministerio pri transporto de Usono, averaĝa posedanto de aŭto traveturas proksimume 22 mil kilometrojn dum unu jaro, kio egalas al 60 kilometroj ĉiutage. Rimarkindas, ke ĉi-parametro kreskis trioble dum lastaj 30 jaroj.
Aktiva disvolvo de portebla komunikado en aŭtomobila industrio ebligas interretaliron al aŭtomobilistoj, same kiel maksimuman komforton kaj ĝojon de kondukado. Ĉi-ideo aŭ direkto de industrio ekhavis nomon "konektita aŭto".
Spertuloj komunikas, ke ĉi-jare ĉiu kvara produktita aŭto havos la statuson "konektita aŭto" aŭ "connected car" en la angla. Por tiuj, kiuj interesiĝas pri disvolvado de la moderna mondo kaj komprenas, ke "konektitaj aŭtoj" estas nia estonteco, oni okazigas unikan ekspozicion-konferencon "Connected Car Summit", kiu okazos la 28-n de aprilo 2016 en unu de la moskvaj internaciaj ekspoziciaj centroj.
Connected Car Summit – estas unika eblo por konatiĝi kun ĉiuj aktualaj inĝenieraj solvoj en la kampo de konektitaj aŭtoj kaj ankaŭ ekscii pri spertulaj pritaksoj de tiu ĉi merkato. Ĉiu vizitonto povos ellerni ciujn disvolviĝdirektojn de la teknologio kaj persone alproksimiĝi al estonteco de aŭtomobila industrio.
Speciale por tio la organizantoj de la kunveno, spertaj pri ĉiuj lastaj novaĵoj de inĝenieraj ideoj kaj ellaboraĵoj, jam la duan jaron okazigas tian ĉi aranĝon en Rusio.
Rezulte ekspozicio-konferenco pri konektitaj aŭtoj unuavice helpas konscii ĉiujn eblojn de ĉi-teknologio kiel parto de la tutmonda merkato.

Konatiĝo kun via koramiko aŭ koramikino en la nova eksperimenta konatiĝretejo povas iĝi tre interesa rakonto, kiun vi plezure rakontos al viaj estontaj infanoj, precipe, se tio estas konatiĝretejo, kiu serĉas homojn laŭ ilia odoro.
Laŭ lastaj esploroj, kiam temas pri amo, ĉio ĉiam dependas de kemio. Tio povas esti mekanismo, kreita de longaj periodoj de evoluo. Nome pro tio la ĉefa ideo de la nova eksperimenta konatiĝretejo estas serĉo de homoj kaj kreado de paroj surbaze de odoroj de uzantoj. La retejo ankoraŭ fukcias por loĝantoj de Novjorko, kie loĝas kreintoj de la retejo, kiuj nomoj estas Tega Brain kaj Sam Lawin.
Uzantoj povas registriĝi en la retejo, pagante 25 dolarojn kiel kotizo. Poste ili ricevos T-ĉemizon de la organizantoj, kiun ĉiu uzanto devas porti dum tri tagoj ne uzante parfumaĵojn, senodoraĵon kaj aliajn artefaritajn aromojn. Poste endas sendi la T-cemizon reen al la organizantoj.
Ĉiun tian vestaĵon oni poste distranĉos kaj dissendos pecetojn de ili al aliaj uzantoj, kiuj siavice povos flarante kompreni kiu odoro plaĉas al ili kaj kiu – male. Se odoroj plaĉis al ambaŭ flankoj, la aŭtoroj de la projekto sendas kontaktinformojn al tiuj uzantoj inkluzive de telefonnumero.
La retejo kolektas nur kontaktinformon de uzantoj ne petante informon pri ilia aĝo aŭ pri aliaj detaloj. La projekton nun partoprenas nur proksimume 100 loĝantoj de Novjorko.
Laŭ vortoj de aŭtoroj, ĉi-tio estas ret-eksperimento, kiu ebligos ekscii, ĉu vere odoro povas esti bona bazo por elekto de partnero por la tuta vivo.

Tre rapide pasas la tempo kaj unu pli duonmonato estas malantaŭe. Mi volas sincere danki vin pro via atento kaj bondeziri prosperon kaj sukceson. Viajn ideojn kaj proponojn ne hezitu sendi al nia adreso interalie@muzaiko.info
Restu kun Muzaiko kaj ĝis la kvina elsendo!