Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-04-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

-- Ĉina go-komputilo defios la Guglan AlphaGo

-- Pentristo furoras en Usono pentrante per siaj fingroj

-- Ĉinio antaŭenpuŝas turismon en la mondo

-- Dancu kun lupoj kontraŭ 1200 usonaj dolaroj


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
小标

-- Ĉina go-komputilo defios la Guglan AlphaGo
正文
Ĉinaj sciencistoj disvolvas rivalon por la superkomputila programo AlphaGo, de la firmao Guglo, kiu famiĝis antaŭ ne longe post venko super la korea go-majstro Lee Sedol. Ambaŭ komputiloj disputos la Mondan Ĉampionecon de Komputila Go-ludo fine de tiu ĉi jaro.
小标

-- Pentristo furoras en Usono pentrante per siaj fingroj
正文
Iris Scott, el Seatlo, Usono, dum infaneco ne havis monon por aĉeti farbon kaj penikon por lerni pentradon kaj alkutimiĝis fari bildojn sur la tero per siaj fingroj. Aktuale ŝi fingrepentras sur kanvoj kaj ne maltrankviliĝas pro la prezo de farbo: malgrandan verkon ŝi vendas kontraŭ ne malpli ol 6500 usonaj dolaroj.
小标

-- Ĉinio antaŭenpuŝas turismon en la mondo
正文
En 2015 la nombro de ĉinoj, kiuj vojaĝis eksterlanden, kreskis je 53% rilate al 2014. Ili estas 120 milionoj, kaj tio korespondas al 10% de fremdlandaj turistoj en la mondo.Turismo en Ĉinio ankaŭ kreskis, kaj la lando ricevis ĉirkaŭ 57 milionojn da turistoj el eksterlando.
小标

-- Dancu kun lupoj kontraŭ 1200 usonaj dolaroj
正文
La Polusa Parko en Norvegio provizas turistojn per la servo "dormi kun lupoj". Interesatoj pagas ĉ. 1 200 usonajn dolarojn por pasigi unu nokton en la unua hotelo en "lupejo" de la mondo. Ili povas spekti la vivon de lupoj tra la vitraj fenestroj kaj danci kun lupoj sub la gvido de laborantoj.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.