Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-04-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

-- UN unuafoje publike dialogas kun la kandidatoj al la posteno de ĝenerala sekretario

-- AIIB kaj Monda Banko subskribis kadran interkonsenton pri kunfinancado

-- Usona fotisto kreas per mondfamaj pentraĵoj kaj novnaskitaj beboj

-- Radiostacio en Zambio lanĉis programon pri ĉinaj rakontoj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
小标

正文
Por la unua fojo UN starigis platformon por ke la kandidatoj publike prezentu siajn proponojn. La dialogo kun ĉiu el la 8 kandidatoj daŭras ĉ. 2 horojn. iu kandidato havis dek minutojn por prezenti siajn opiniojn kaj proponojn pri defioj kaj ŝancoj alfrontotaj de la nova ĝenerala sekretario, poste ili respondas demandojn de reprezentantoj de diversaj landoj.
小标
-- AIIB kaj Monda Banko subskribis kadran interkonsenton pri kunfinancado
正文
Jin Liqun, prezidanto de la Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB), kaj Jim Yong Kim, prezidanto de Monda Banko, subskribis la unuan kadran interkonsenton pri kunfinancado. Laŭ la interkonsento, Monda Banko prepariĝos por kunfinancad-projektoj kaj kontrolado en aĉetado, mediprotektado kaj socia garantio.
小标
-- Usona fotisto kreas per mondfamaj pentraĵoj kaj novnaskitaj beboj
正文
Lindsay Walden, fotistino de Teksaso, Usono, faris fotojn kiuj perfekte "unuigas" mondfamajn pentraĵojn kaj novnaskitajn bebojn donante novan interpreton al tiuj klasikaĵoj. La rezulton vi povas vidi en la retejo de El Popola Ĉinio
小标
-- Radiostacio en Zambio prezentos ĉinajn rakontojn
正文
La zambia radio 5FM lanĉis sian novan programon "Geng Hailing rakontas Ĉinion". La edzino de ĉina ambasadoro en Zambio prezentos la programon, kiu celas kontribui por edukado de zambiaj infanoj per rakontado de ĉinaj rakontoj. La unua elsendo prezentos la faman rakonton Pilgrimo al la Okcidento.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.

S57-世界语广播

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

-- UN unuafoje publike dialogas kun la kandidatoj al la posteno de ĝenerala sekretario

-- AIIB kaj Monda Banko subskribis kadran interkonsenton pri kunfinancado

-- Usona fotisto kreas per mondfamaj pentraĵoj kaj novnaskitaj beboj

-- Radiostacio en Zambio lanĉis programon pri ĉinaj rakontoj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
小标
-- UN unuafoje publike dialogas kun la kandidatoj al la posteno de ĝenerala sekretario
正文
Por la unua fojo UN starigis platformon por ke la kandidatoj publike prezentu siajn proponojn. La dialogo kun ĉiu el la 8 kandidatoj daŭras ĉ. 2 horojn. Ĉiu kandidato havis dek minutojn por prezenti siajn opiniojn kaj proponojn pri defioj kaj ŝancoj alfrontotaj de la nova ĝenerala sekretario, poste ili respondas demandojn de reprezentantoj de diversaj landoj.