Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 5 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoĈu vi ridas amike? Detaloj pri la nova esploro pri ecoj de homa rido.
Transformado de pluvo en elektroenergion. Ellaboraĵo de ĉiniaj fakuloj.
NASA malsekretigis milionojn de sputnikaj fotoj de Tero.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la kvinan elsendon de la programero "Interalie". En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La nova esploro montras, ke naturo de rido dum interparolado de du homoj povas difini ĉu vere interparolantoj amikas aŭ ne. Rido de amikoj diversas de iu alia.
La esploro estis okazigita en Universitato de Kalifornio en la urbo Los-Anĝeleso, Usono. Rezultoj evidentigis, ke eĉ sekunddaŭra rido helpas difini, ĉu la homo estas vera amiko aŭ ne. La esplorteamo asertas, ke konkludoj ĝustas por ĉiuj popoloj en la mondo.
En la teamo partoprenas la profesoro pri komunikado Grega Brajanta kaj 32 kunlaborantoj el aliaj landoj. Ili aŭdigis 48 mallongajn sonregistraĵojn de du homoj, kiuj ridas kune. Ilin aŭskultis 966 homoj el diversaj socioj inkluzive de studentoj, ĉasistoj, kaj laboristoj. Ĉiu de tiuj sonregistraĵoj estis faritaj dum parolado inter studentoj, kelkaj de kiuj estis amikoj kaj aliaj – nur antaŭ ne longe konatiĝintoj. Sume oni faris sonregistraĵojn de diversaj paroj de homoj: du virinoj, du viroj aŭ virino kun viro.
Rezultoj montris, ke aŭskultantoj dum la esploro sukcesis difini, cŭ la ridantoj estas amikoj aŭ ne en 61 procentoj de kazoj. Krome, dum traaŭskultado de sonregistraĵoj kun du virinoj, rezultoj estis pli precizaj, nome 80 procentoj.
Profesoro Brajant opinias, ke homoj kapablas distingi sinceran amikan ridon kaj la "falsan". Unu de la plej mirindaj rezulotj de la esploro estis konsekvenco, laŭ kiu partoprenantoj sendepende de ilia kulturo povis difini, ke rido de du virinoj signifas amikecon. Evidente tio estas ligita kun supozo pri virinaj interrilatoj, kiuj koincidas kun aliaj esploroj, montrantaj, ke virinoj pretas fari pli por disvolvi amikajn rilatojn. Tio gvidas al sincera kunridado.
Profesoro Brajant opinias, ke la rezultoj montras naturon de nia evolua disvolvo. Plejeble rido dum disvolvo de homa socio plifortigis rilatojn inter homoj. Ĝi ebligis kaj ebligas ĝuste difini sociajn aliancojn de aliaj homoj. Se rido helpas atingi tiun ĉi efekton, ĝi eble havas grandan signifon en socia komunikado, gvidante al fruktodona kunagado.

Sensuna kaj pluvoplena vetero tute povas iĝi vera amiko de sunenergiproduktado, malgraŭ ĉi tio sonas strange.
Kutime pluvo estas ĝenanto de sungeneratoroj, ĉar ili ne ricevas sufiĉe da lumo. Sed teamo de ĉiniaj ellaboristoj sukcesis farigi ĝin kontribuanto de tiu ĉi maniero de energiproguktado. Ili kreis sungeneratoron kun maldika tavolo de grafeno kaj sentebligitaj farbiloj – maldikmembranaj fotoelementoj. Kiam pluvakvo falas al ĝi, efektive kreiĝas elektra kondensilo, unu flanko de kiu estas ŝarĝita per elektronoj en grafeno, kaj alia flanko – per pozitivaj jonoj de saloj, enhavataj en pluvakvo. Kreintoj de la nova projekto asertas, ke aperanta potencdiverseco povas esti tute sufiĉa por praktika uzado kaj produktado de elektra energio.
La problemo estas, ke ĉi-teknologio ankoraŭ ne estas sufiĉe efika. Nova sungeneratoro kapablas transformi nur 6,5 procentoj de sunenergio, kio estas iomete pli multe, ol efikeco de fotosintezo. Ne tre impresanta nivelo, se ni komparu al averaĝa efikeco de sungeneratoroj, funkciantaj ĉe sunbrilo, kiu estas ĝis 22 procentoj. Entute se kreintoj de la teknologio sukcesos plialtigi efikecon de siaj sugeneratoroj, homoj ne plu bezonos loĝi nur en sunplenaj partoj de la mondo. Tio ankaŭ povas ebligi tute novan energiproduktadmanieron. Sciencistoj certas, ke ekzakte tiu ĉi teknologio garantios stabilan disvolvon kaj adaptiĝeblon de renovigeblaj energifontoj, kiuj estas tre gravaj en nia mondo.
Tamen ankoraŭ ne indas atendi baldaŭan vastan uzadon de tiaj ĉi sungenatoroj pro ilia granda kosto.

NASA publikigis preskaŭ 3 milionojn da fotoj de la Tero, faritaj per sputniko ASTER ekde la momento de ĝia lanĉo en la jaro 1999. Per ĝi oni sukcesis foti 99 procentojn de la planedsurfaco. Fotoj de ASTER estas vere unikaj.
ASTER troviĝas en sputniko de NASA, kiu nomiĝas Terra, tamen ĝi apartenas al Japanio. Ĝis nun la plimulto de bildoj ne estis libere atingeblaj por vasta publiko. La 1-n de aprilo NASA anoncis kaj atingebligis preskaŭ 3 milionojn da fotoj de ASTER por libera uzado, analizo kaj elŝutado. Menciindas, ke dum 16 jaroj kolektiĝis multaj valoraj kaj fantastike belaj bildoj.
Multaj fotoj, faritaj de ASTER, aspekats kvazaŭ ili estas pejntritaj de iu etulo. Tio rezultis, ĉar la aparato havas infraruĝan kameraon, kiu kapablas malkovri ŝanĝojn de temperaturo de surfaco.
Inter tiuj fotoj estas tiom mirindaj scenoj, kiel moviĝo de glacikampoj, malapero de kreskaĵoj, sekvoj de naturkatastrofoj, varmeca malpurigo, arbarbruloj kaj aliaj.
Antaŭe geografiaj mapoj de la Tero estis atingeblaj por ĉiuj senpage. Ĉiuj aliaj fotoj estis pagendaj.
La nova eblo ne nur faros atingon al la fotoj pli facila por esploristoj, kiuj scivolemas pri la Tero uzante fotojn. Sciencistoj kaj studentoj povos okupiĝi pri komparado de temperaturo de Tera surfaco, studado de geografio kaj pri multaj aliaj aferoj.
Rimarkindas, ke ASTER faras fotojn kaj en videbla, kaj en infraruĝa prezento kun precizeco ekde 15 ĝis 51 metroj. Datenoj, kolektitaj de la japana aparato estas poste prilaborataj per specialaj algoritmoj, ellaboritaj en laboratorio de reakcia moviĝo kaj de la Nacia instituto de avana industria scienco kaj teknologioj en Japanio. Ĉiuj bildoj donas al sciencistoj komprenon pri ŝanĝoj de nia planedo.

Denove merkredo, denove "Interalie", denove tri pozitivaj novaĵoj. Dankon pro via aŭskultado kaj interesiĝo. Mi ege atendas viajn recenzojn, ideojn kaj proponojn, kiujn vi povas sendi al la retadreso interalie@muzaiko.info
Restu kun Muzaiko kaj ĝis la sesa elsendo!