Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 6 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoKreinto de Bitcoin sinmalkovras. Ĉu vera persono aŭ friponulo?
Dormu hejme. La nova esploro de usonaj sciencistoj pri kvalito de dormado.
Nova loko kun la plej oftaj fulmoj estas trovita en Venezuelo.

Post kelkaj jaroj de malklareco kaj onidiroj la aŭstralia entrepreniisto Krejg Rajt oficiale deklaris, ke nome li kreis pagsistemon Bitcoin. Neoficeale oni nomis lin fondinto en du diversaj raportoj de diversaj spertuloj, publikigitaj fine de la pasinta jaro. Sed publike sinjoro Rajt konfirmis sian kreintecon unuafoje.
Verkintoj de tiuj raportoj por surbazigi siajn supozojn pri personeco de kreinto de Bitcoin referencis al mesaĝoj en la blogo de doktoro Rajt, kiujn li forigis tuj poste de apero de tiuj raportoj. En tiuj mesaĝoj li skribis, ke li havas planon krei virtualan valuton en la jaro 2008. En alia mesaĝo de la 10-a de januaro 2009 sinjoro Rajt komunikis pri lanĉo de virtuala valuto sekvatage. Krome al la raportoj estis alkroĉita letero, preparita kadre de juĝa proceso pri impostoj kun registaro de Aŭstralio, kiu estis subsktibita de Satoŝi Nakamoto kaj ne estis efektive sendita.
Nun Krejg Rajt konfirmis sian personecon al ĵurnalistoj de BBC, The Economist kaj GQ.
Ni rimarku, ke Bitcoin iĝis la ĉefa valuto de ret-ekonomio, kiu funkcias sendepende de ajna kompanio, banko aŭ registaro. Ĝi ebligas komerci per mono sen allogado de tria flanko, pro kio iĝis tre populara inter batalantoj por libereco, teknikamantoj, spekulantoj kaj krimuloj. La valuto aperis en la jaro 2009. Ĝin lanĉis grupo de homoj, kiuj laboris uzante kaŝnomon Satoŝi Nakamoto.
Tamen ne ĉiuj emas kredi je tio, ke nome Krejg Rajt kreis la virtualan valuton. La plej skeptika al la anonco de Krejg estas eldono The Economist, kiu ankaŭ prezentis kelkajn materialojn, kiuj pridubas rilaton de sinjoro Rajt al kreado de Bitcoin. Tamen Krejg planas proksimtempe aperigi aldonajn atestojn, kiuj povos konvinki homojn pri lia aŭtoreco.
Kunlaborantoj de amaskomunikilaj organizoj kaj ekonomiistoj longan tempon penis malkovri sekreton pri vera aŭtoro de Bitcoin.

Ekzistas diraĵo pri tio, ke gastiĝi bonas, sed hejme pli bonas. Nun tiu ĉi diraĵo havas iom da scienca bazo. Tio rilatas al kvalito de dormo. Usonaj sciencistoj okazigis novan esploron kaj konkludis, ke dum dormado en malkutima ejo duono de homa cerbo restas en la stato de plialtigita aktiveco. Tia ĉi efekto estis registrita dum la tuta unua nokto de dormado en alia loko.
La sciencistoj invitis 35 junajn sanajn volontulojn por partopreni la eksperimenton. Dekomence fakuloj esploris aktivecon de cerbo dum la unuaj du noktoj pasigitaj en alia domo. Plenumita posta analizo montris, ke dum la fazo de profunda dormado, kiam ĉiuj procezoj en organismo devas malplirapidiĝi kaj homo tute trankviliĝi, la maldekstra duono de cerbo restis daŭre aktiva dum la unua nokto en la nova loko.
La ĉefaŭtoro de la esploro Juka Sasaki el la Universitato de Braun klarigas tion per neceseco de cerbo esti duonaktiva tiukondiĉe por ke homo povu rapide vekiĝi okaze de hazarda situacio.
Tiuj ĉi konkludoj unuavice estas utilaj por homoj, kiuj ofte transloĝiĝas de unu loko al la alia. De tiu ĉi vidpunkto mallongaj laborvojaĝoj kun unu noktumado en hotelo pli malbone influas al homa dormado, ol pli longdaŭra vojaĝado, dum kiu homo devos pasigi pli da noktoj en la nova loko. Oftaj translokiĝoj gvidas al malplitrankviligo de dormado, sed longdaŭra troviĝo en la sama loko normaligas la staton.

La sekvan novaĵon proponis al ni nia aŭskultantino Andrea Arake el Venezuelo. Temas pri malkovro de la nova loko sur nia planedo kun la plej oftokazantaj fulmoj.
Laŭ rezultoj de la antaŭ ne longe okazigita esploro de NASA la lago Marakajbo en Venezuelo iĝis la loko kun la plej oftaj fulmoj. Averaĝe tie okazas 233 fulmaj malŝarĝoj ĉiujare por tereno de unu kvadrata kilometro. Antaŭe la baseno de rivero Kongo en Afriko estis konsiderata kiel loko de la plej granda fulmoaktiveco.
La esplorteamo rezulte ricevis tre detalajn informojn pri fulmoaktiveco de la regiono en Venezuelo surbaze de 16-jara desputnika observado por fari tiun pritakson. La rezultoj estas publikigitaj en la Bulteno de la Amerika Meteorologia Asocio.
"Ni nun povas observi densecon de ĉielfajroj tre detale mondscale" - diris Riĉard Blejksli, sciencisto de NASA: "Pli bona kompreno de fulmoaktiveco tutmonde ebligas al politikistoj, registaraj organizoj kaj aliaj partoprenantoj de decidfara procezo esti pli informitaj por farado de pli surbazigitaj decidoj surkampe de vetero kaj klimato."
Sinjoro Blejksli kunigis fortojn de fulmesploristoj el la Universitato de San Paŭlo, la Universitato de Marilando, la Nacia Oceana Atmosfera Administracio kaj la Universitato de Alabamo en Hantsvilo por kompreni kie kaj kiam okazas plimulto de fulmoj. Iliaj malkovroj helpos al veterprognozistoj kaj esploristoj pli bone kompreni naturon de fulmoj kaj ĝian ligon al veteraj kaj aliaj fenomenoj.
Afriko tamen restas la kontinento kun la plej granda nombro de fulmaktivaj regionoj. El dek la plej fulmaktivaj regionoj de la mondo ses troviĝas en Afriko. La plej aktiva regiono en la mondo ĝis antaŭ ne longe estis konsiderata regiono ĉirkaŭ la lago Viktorio kaj aliaj apudaj lagoj, kiuj havas la similan geografion kun la lago Marakajbo.

La nuna elsendo estas la unua, kiun kontribuis nia aŭskultanto. Kontribuu ankaŭ vi sendante viajn proponojn kaj ideojn al la retadreso interalie@muzaiko.info
Restu kun Muzaiko kaj ĝis la sepa elsendo!