Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


-- Aŭstralia ministro pozitive taksas la liberkomercan interkonsenton inter Aŭstralio kaj Ĉinio

-- Italaj kaj ĉinaj policanoj kune patrolas stratojn de Romo

-- Usona pasaĝerŝipo unuafoje veturis al Kubo post duonjarcento

-- Berlina Zoologia ĝardeno akceptos paron da ĉinaj grandaj pandoj


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

-- Aŭstralia ministro pozitive taksas la liberkomercan interkonsenton inter Aŭstralio kaj Ĉinio

Aŭstralia ministro pri komerco kaj investo Steven Ciobo anoncis en deklaro, ke evidentiĝas avantaĝo de la liberkomerca interkonsento inter Aŭstralio kaj Ĉinio, valida ekde la fino de la pasinta jaro. Li substrekis grandan kreskon en eksporto de agrikulturaj kaj industriaj produktoj.

-- Italaj kaj ĉinaj policanoj kune patrolas stratojn de Romo

Ekde la dua de majo, ĉinaj kaj italaj policanoj kune patrolas stratojn de Romo. Ĉinaj policanoj helpos siajn italajn kolegojn trakti la sekurecon de ĉinaj turistoj en Italio, protektos interesojn de ĉinaj turistoj kaj faciligos ilian komunikadon kun itala polico.

-- Usona pasaĝerŝipo unuafoje veturis al Kubo post duonjarcento

La usona pasaĝerŝipo Adonia ekveturis el Miami, en Usono, al Kubo, kun 704 pasaĝeroj. Tio estis la unua vojaĝo de usona komerca pasaĝerŝipo al Kubo post duonjarcento. La ŝipo vizitis la urbojn Havano, Cienfuegos kaj Santiago dum unu semajno, kaj devas refari tiun itineron dufoje ĉiumonate.

-- Berlina Zoologia ĝardeno akceptos paron da ĉinaj grandaj pandoj
Andreas Knieriem, estro de berlina zoologia ĝardeno, anoncis ke Berlino akceptos paron da ĉinaj grandaj pandoj dum almenaŭ 15 jaroj, por esploroj kaj reproduktado. Laŭ propono de la ĉina registaro, la pruntedono de la pandoj al Germanio okazos dum G20-Pintkunveno en 2017.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.