Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
Tekstoaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


-- Kial Ĉinio ne akceptas nek partoprenas arbitracion pri Suda Ĉina Maro?
-- Subakva baleto de tri rusinoj allogas vizitantojn al ĉina akvario
-- Publikigita la listo de landoj kiuj plej monprofitas de turismo
-- En Ĉinio, malfermiĝis Protekta Bazo por Grandaj Pandoj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

-- Kial Ĉinio ne akceptas nek partoprenas arbitracion pri Suda Ĉina Maro?
Lastatempe Ouyang Yujing, departement-direktoro de landlimaj kaj oceanaj aferoj en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, klarigis en gazetara konferenco al ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj, ke Ĉinio ne akceptas nek partoprenas arbitracion de la Suda Ĉina Maro, iniciatitan de Filipinoj. Li diris, ke en 2006, Ĉinio faris deklaracion laŭ la 298-a artikolo de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro pri ekskluzivado en mara demarkacio, operacoj, ekzekutivo k.s. Surbaze de tio Ĉinio ne akceptas devigan solvan proceduron pri malkonkordoj menciitaj en la konvencio.

-- Subakva baleto de tri rusinoj allogas vizitantojn al ĉina akvario

Ĉiutage tri rusaj junulinoj prezentas subakvan baleton en akvario de la urbo Changchun, Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio. La prezentado, kiu postulas multajn ekzercojn kaj antaŭpreparon, allogas amason da turistoj.


-- Publikigita la listo de landoj kiuj plej monprofitas de turismo

Monda Turisma Organizo publikigis donitaĵojn pri internacia turismo, kiuj montras, ke la turisma enspezo de Ĉinio superis tiun de Hispanio kaj sekve Ĉinio okupas la duan lokon, tuj post Usono, kaj Hispanio -- la trian. Francio aperas en la kvara pozicio.


-- En Ĉinio, malfermiĝis Protekta Bazo por Grandaj Pandoj

La 11-an de majo malfermiĝis la Shenshuping-a Protekta Bazo sub la Ĉina Centro por Protektado kaj Esplorado de Grandaj Pandoj en Sichuan-provinco, damaĝita de forta tertremo en 2008. Tie funkcias zonoj de bredado, trejnado kaj publika edukado kaj troviĝas turista akcepto-centro, esplorejo, scienc-eduka centro, besto-hospitalo kaj trejnejo por sovaĝigi la bredatajn grandajn pandojn.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.