Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj - 11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoLa plej alta monto de Alasko estas finfine difinita

Sukcesa flugo de sunenergiaviadilo trans Atlantiko plenumitas

La interplaneda aparato "Junona" atingis Jupiteron

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 11-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Preskaŭ duonjaron bezonis fakuloj por difini la plej altan monton de Alasko. La nova metodo de mapfarado ebligis al spertuloj finigi diskuton pri la temo. Kun helpo de la metodo "Fodar" por verkado de terenmapo surbaze de aerfotoj glaciaristo Met Nolan kreis terenmapon de Bruks en Alasko kun tre alta precizeco. Surbaze de la ricevitaj datenoj fakuloj faris konkludon, ke la plej alta monto en Alasko estas la monto Isto de la montodorso Bruks. Ĝia alteco estas 2736 metroj. Antaŭe oni opiniis, ke la plej alta monto de la dorso estas monto Ĉemberlin, kiu situas 48 kilometrojn for de Isto. Parenteze esploristoj malkovris, ke monto Ĥabli, kies alteco estas 2716 metroj, estas pli alta, ol Ĉemberlin je preskaŭ 5 metroj.

Met Nolan uzis la novan metodon "Fodar" por esploro de ŝanĝo de glaciargrandeco. Preterflugante la montodorson Bruks la sciencisto komprenis, ke li povas finigi disputojn pri alteco de la montoj kaj finfine doni statuson de la plej alta monto al unu el la pridisputataj supraĵoj. Met flugis per malgranda aviadilo "Cessna" kaj faris fotojn per profesia fotilo kun navigilo. Tiutempe alpisto Kit Desloris movis surtere kun sia propra navigilo por ricevi datenojn de aviadilo kaj kompari ilin kun la siaj por trovi la veran informon. Rezulte la du homoj ricevis mapon kun altecprecizeco ĝis 20 centimetroj.

Fine, post la sukcesoplena testo de la nova metodo, Met Nolan asertas, ke ĝi povas anstataŭigi la antaŭajn kiel pli efika kaj malmultekosta.

La eksperimenta sunenergiaviadilo Solar Impulse 2 faris transatlantikan flugon sen ajna guto de fuelo. La aparato, gvidita de Betrand Pikard ekflugis en Novjorko kaj post tri tagoj surteriĝis en la Hispania urbo Sevilo. La aviadilo mem havas longecon de flugiloj similan al tiu de Boeing-747, sed pezas proksimume kiel furgono.

La piloto - Betrand Pikard, kontrolis la flugadon, kiu daŭris 71 horon kaj 8 minutojn. Li havis rezervan planon surteriĝi ie en Francio, se en Hispanio estos problemoj, ligitaj kun vetero. Laŭ liaj vortoj: "Por la moderna aventurulo ju pli longa estas flugo, des pli bone. Havante aviadilon, kies distanckapableco estas tute senfina, vi volas fari laŭeble pli multe".

Dumflugade Pikard faris fotojn kaj metis ilin en sociaj retoj. Ekzemple li faris fotojn de balenoj en la oceano, glacimonton kaj cisternoŝipon, montrante tiel avantaĝon de senfuela flugado por la naturo. La piloto pretigis la flugadon dum kelkaj jaroj inspirita de esploristoj, kiuj ĉiam volis trapasi la Atlantikon por evidentigi, ke la nova transportadmaniero estas vere valora.

Entute la projekto celas plenumi flugadon ĉirkaŭ la mondo. Tiu granda vojo estis dividita je partoj. Por nun la sunenergia aparato jam trapasis 15 partojn de la tuta itinero. Dekomence la fino de la tuta vojaĝo estis planita por la fino de la pasinta jaro en Abu-Dabio, kie la itinero komenciĝis. Tamen laŭvoje okazis malesperigaj eventoj, ligitaj kun vetero, kiu ne nur malebligis flugadojn, sed ankaŭ foje damaĝis la aparaton.

Nun Pikard planas stiri la aviadilon al Egiptio kaj de tie ĝis Abu-Dabio - la fina punkto de la tuta itinero.

La 4-an de julio 2016 la interplaneda aparato "Junona" sukcese atingis Jupiteron. Tiun ĉi tagon inĝenieroj memorfiksos ne nur kiel Tago de sendependiĝo, sed ankaŭ kiel tago, kiam la aparato enorbitiĝis ĉirkaŭ la plej granda planedo de la sunsistemo. Kaj ilia ĝojo estos tute

komprenebla, ĉar la projekto estas vere malfacilega, konsiderante kondiĉojn, kiujn spertas la aparato apud Jupitero.

"Ni havis la solan ŝancon" - diras projektgvidanto Skot Bolton. "Junona" movis ne nur pli rapide, ol iu ajn aparato antaŭe lanĉita de homaro, sed ĝia elektroniko funkcias nun kondiĉe de ekstrema radiacio de la planedo. Skot Bolton ankaŭ aldonis, ke Jupitero estas la plej insidema planedo de la sunsistemo. Post la antaŭa esploro de Jupitero per la aparato "Galileo", kiu estis ege damaĝita de radiacio, fakuloj komprenis, ke por la sekva misio ili devas krei pli rezisteman aparaton, kiu kapablos kontraŭstari nekredeblan nivelon de radiacio.

Rezulte "Junona", protektita de speciala kamero, estas aparato, kies grandeco kompareblas kun tiu de korbopilka kampo, dume la aparato "Novaj horizontoj", kiu atingis Plutonon pasintsomere, estis nur iomete pli granda ol koncerta vostpiano.

La aparato "Junona" ankaŭ havas fotokameraon, fotoj de kiu estas atingeblaj por vasta publiko. La celo de la projekto estas ne nur esplori la planedon de la orbito, sed ankaŭ, fine de la programo, eniri atmosferon de Jupitero kaj daŭrigi sendadon de datenoj eĉ de planedaj nuboj. Espereble "Junona" sukcesos fari fotojn ene de la planedo kaj sendi ilin al Tero. Sed neeviteble la aparato estos detruita en la atmosfero. Jupitero certe konservos ankoraŭ multajn siajn sekretojn nemalkovritaj.

Ĉu vi ŝatas montojn kaj ĉu vi iam grimpis sur ilin? Aŭ eble vi ankaŭ faris ĉirkaŭmondan vojaĝon antaŭe? Rakontu pri viaj aventuroj en nia grupo en Fejsbuko kaj sendu viajn proponojn al nia retadreso interalie@muzaiko.info. Restu kun Muzaiko kaj ĝis la 12-a elsendo!