Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-05-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Usonaj ekonomikistoj analizis la ekonomion de Ĉinio per nokta lumo

– Mil paroj da ĝemeloj renkontiĝis en Mojing, en Yunnan-provinco de Ĉinio

– Ĉina Fervojo anoncis platformon por plibonigi la manĝoservon en altrapidaj trajnoj

– Nova ĉina tradukilo faciligas bazan komunikadon inter homoj kiuj ne havas komunan lingvon

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Usonaj ekonomikistoj analizis la ekonomion de Ĉinio per nokta lumo

Tri usonaj ekonomikistoj analizis datumojn pri nokta lumo en la tuta mondo, kaj starigis modelon por la rilatoj de nokta lumo en Ĉinio kaj ĝia ekonomia disvolviĝo, surbaze de datumoj kiel fervoja trafiko kaj konsumo de elektro. Ili konkludis ke ĉina ekonomio kreskas pli rapide ol oni supozas per oficialaj statistikoj, kiuj subtaksas la kreskadon de la sektoro serva, kiu rapide kreskas en Ĉinio danke al politikoj pri simpligo de administrado kaj reformado de la komerca sistemo.

– Mil paroj da ĝemeloj renkontiĝis en Mojing, en Yunnan-provinco de Ĉinio

La gubernio Mojiang en Yunnan-provinco de Ĉinio estas konata pro la abundo de ĝemeloj: pli ol 1200 paroj da ĝemeloj vivas tie, kaj ankaŭ ĝemelaj plantoj kaj fruktoj estas ofte videblaj tie. Ĉiujare ĝemeloj el tuta Ĉinio kaj ankaŭ eksterlando renkontiĝas en Mojiang, kaj en la ĉi-jara dutaga renkontiĝo, nome la unua kaj dua de majo, partoprenis pli ol mil paroj da ĝemeloj.

– Ĉina Fervojo anoncis platformon por plibonigi la manĝoservon en altrapidaj trajnoj

La kompanio Ĉina Fervojo anoncis novan interretan platformon por manĝoservo en altrapidaj trajnoj. Pere de ĝi pasaĝeroj povos perinterrete mendi manĝon laŭ persona prefero kaj la prezo de ĉiu manĝo estos klare indikita. Tiel oni esperas solvi la problemon pri manĝo en altrapidaj trajnoj, kiun homoj dum longa tempo kritikis.

– Nova ĉina tradukilo faciligas bazan komunikadon inter homoj kiuj ne havas komunan lingvon

La nova tradukilo Easy Trans havas simplan aspekton kaj entenas altan teknikon. Tiu eta aparato kun la funkcioj sintezo de voĉoj, rekono de voĉoj kaj samtempa interpretado estas facile uzebla por la lingvoj angla, ujgura kaj tibeta. Krome, ĝi akceptas malsamajn enskrib-manierojn kaj povas filtri sensivajn vortojn kaj distingi scenojn. Oni planas aldoni aliajn lingvojn al la tradukilo en la estonteco.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.