Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-01-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTerura ne-sezona vetero en Pakistano

Terura vetero en iuj partoj de Pakistano dum la pasintaj tri tagoj mortigis almenaŭ 83 homojn, vundis dekojn da aliaj, kaj iuj homoj ankoraŭ netroveblas. Altrangaj oficialuloj en la pakistana Kaŝmiro diris ke almenaŭ 62 homoj pereis tie, inkluzive de 39 pro lavangoj. En aliaj provincoj, almenaŭ 21 homoj pereis pro pluvegoj. Kelkaj vojoj estis superŝutitaj je plurmetra tavolo da neĝo, kio malhelpas helpoklopodojn. Militaj helikopteroj asistas la savistojn. Pakistanaj oficialuloj diris ke pasintece lavangoj okazis en marto, do ili nekutimas en januaro. (raporto de Vikinovaĵoj)


Viktimoj kaj damaĝoj post usona murdo de irana generalo

Merkrede, la 15-an de januaro, la usona gazeto The Washington Post raportis ke almenaŭ du soldatoj estis lanĉitaj el gvata turo kaj aliaj dekoj da soldatoj devis esti traktataj pro cerba skuo kiel rezulto de la atako per misiloj farita de Irano kontraŭ la usona militbazo en Irako. La irana atako kontraŭ la strategia flughaveno kaj la militbazo en Irako, estis reprezalie al la usona atako, kiu mortigis la iranan generalon Soleimani la pasintan 3-an de januaro. La nova raporto kontraŭas la asertojn de la prezidento Donald Trump, pri tio ke la irana operaco ne kaŭzis viktimojn kaj nur provokis “minimumajn” materiajn damaĝojn. Fakte, la usona gazeto asertas ke kelkaj loĝejoj de la usonaj trupoj samkiel platformo por surteriĝo de helikoptero estis komplete detruitaj, kaj pri tio atestas pluraj fotoj publikigitaj de la novaĵ-agentejo Associated Press. (raporto de Maritza Gutiérrez González)

Israelo lanĉis aeratakon al siria aerbazo

Marde, Israelo lanĉis aeratakon al aerbazo en la siria centra provinco Homs, tamen tio kaŭzis neniun gravan damaĝon. La siria armeo publikigis deklaron, dirante, ke la israelaj ĉasaviadiloj ĵetis plurajn misilojn al la bazo. Ili plejparte estis interkaptitaj de la siria aerdefenda trupo , kaj nur 4 misiloj trafis la bazon. Ankoraŭ estis neniu raporto pri perdoj. Israelo lanĉis multajn aeratakojn al militaj celoj en Sirio, kiuj estis konsiderataj de Israelo kiel la lokoj de iranaj militaj instalaĵoj. (raporto de ĈRI)