Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Senprecedenca renovigo de la 600-jara muro de la Imperiestra Palaco en Pekino.

– UNESKO aldonis la “Dudek-kvar Sunperiodojn” al la listo de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.


– La Sekureca Konsilio de UN refoje aprobis rezolucion kontraŭ KPDR.

– Poŝtelefona aplikaĵo sugestas al vi manĝaĵon surbaze de via emocia stato.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Senprecedenca renovigo de la 600-jara muro de la Imperiestra Palaco en Pekino.

La 26-an de novembro oficiale komenciĝis renovigo de la plej serioze damaĝita parto de la muro de la Imperiestra Palaco en Pekino: la 233 metrojn longa muro norde de la Unua Historia Arkivo de Ĉinio en la norda flanko de Xihua-Pordego. Ĉi-foja renovigo estas la plej detala ekde 1949 kaj senprecedenca eĉ en la 600-jara historio de la muro de tiu ĉi palaco.

– UNESKO aldonis la “Dudek-kvar Sunperiodojn” al la listo de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.

''Dudek Kvar Sunperiodoj" el Ĉinio estis aldonita de Unesko en la Liston de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro. "Dudek Kvar Sunperiodoj" estas sci-sistemo kaj socia praktiko formitaj per observado de la jara movado de la suno kaj kogno de jaraj ŝanĝiĝoj de sezonoj kaj klimato. Antikvaj ĉinoj dividis jaran movadon de la suno en 24 periodojn, kiuj fariĝis grava parto de la tradicia ĉina kalendaro, helpis agrikulturan produktadon kaj ĉiutagan vivon. En la internacia meteorologia rondo la kogno pri tempa sistemo estas konata kiel la kvina invento de Ĉinio.

– Sekureca Konsilio de UN refoje aprobis rezolucion kontraŭ KPDR
La Sekureca Konsilio de UN unuanime aprobis rezolucion kiu kondamnas la nuklean provon de Korea Popol-Demokratia Respubliko en la 9-a de septembro, postulas ke ĝi rezignu siajn planojn pri nukleaj armiloj kaj misiloj, kaj favoras al nova sankcio kontraŭ tiu lando.

– Poŝtelefona aplikaĵo sugestas al vi manĝaĵon surbaze de via emocia stato.

Charles Spence, profesoro de la universitato Oxford, kunlabore kun la firmao pri manĝaĵliverado Just Eat, kunlaboras en projekto de poŝtelefona aplikaĵo kiu, per skanado de homa vizaĝo, kaptas la trajtojn de emocioj kiel kolero, naŭzo, timo, surprizo, ĉagreno, ĝojo kaj tiel plu por proponi taŭgan manĝon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.