Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2020-01-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉina konstanta reprezentanto en UN alvokas Usonon kaj Iranon sin deteni
– Subgrunda restoracio en antikva ŝirmejo
– Wushu-o fariĝos sporta fako de Junularaj Olimpikoj
– Suzhou pliigas pordmalfermon!

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

– Ĉina konstanta reprezentanto en UN alvokas Usonon kaj Iranon sin deteni

Responde al la intensiĝo de la nuna konflikto inter Usono kaj Irano, Zhang Jun, ĉina konstanta reprezentanto en Unuiĝintaj Nacioj, diris al amaskomunikiloj, ke Ĉinio pledas al Usono ne misuzi militforton, kaj alvokas ĉiujn flankojn agi prudente kaj solvi la problemon per dialogo. Cetere, oni devas respekti la suverenecon, sendependecon, unuecon kaj teritorian integrecon de Irako.

– Subgrunda restoracio en antikva ŝirmejo

Konstruita en iama ŝirmejo por protekti la popolon kontraŭ aeratakoj de japanaj invadantoj, Dongting-restoracio, en la montara urbo Chongqing de sudokcidenta Ĉinio, funkcias jam de pli ol tri jardekoj, kaj allogas sennombrajn vizitantojn, kiuj vojaĝas centojn da kilometroj nur por gustumi la lokan manĝaĵon en nekutima loko.

– Wushu-o fariĝos sporta fako de Junularaj Olimpikoj

La 8-an de januaro en Laŭzano, Svislando, Internacia Olimpika Komitato anoncis, ke la ĉina tradicia luktoarto Wushu-o fariĝos sporta fako de la 4-aj Junularaj Olimpikoj. Tio estas la unua fojo, ke Wushu-o eniĝis en la liston de oficialaj fakoj de la Olimpikoj. Oktobre 2022, la 4-aj Junularaj Olimpikoj okazos en Dakaro, ĉefurbo de Senegalo. Tiam 48 sportistoj el diversaj landoj kaj regionoj partoprenos en ludoj de Wushu-o.

– Suzhou pliigas pordmalfermon!

La 1-an de januaro ekvalidis la nova Leĝo pri Fremdaj Investoj, aprobita pasintjare. Suzhou tuj agadis por frue kapti la oportunojn liveritajn de la nova leĝo, okazigante la Konferencon pri Pliigo de Pordmalfermo, kun la celo allogi pliajn investojn. Loka registaro anoncis 30 novajn politikojn cele al pliigo de ekonomia malfermo de Suzhou kaj lanĉis novan retejon kun Infografia Gvidilo por faciligi kaj allogi investojn.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn