Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-01-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoDek jarojn post la ruiniga tertremo, kiu mortigis pli ol 200 000 haitianojn kaj senhejmigis milionojn, la vivo ne pliboniĝis por multaj postvivantoj. Multaj postvivantoj loĝas en tendaroj por rifuĝintoj en la ĉefurbo Portoprinco, kaj mankas al ili pura akvo, saninstalaĵoj kaj manĝaĵo. "Ni loĝas ĉi tie ekde la 12-a de januaro 2010", diris unu viro. "Ni ne havas necesejojn", diris virino loĝanta en portempa ŝtal-tegmentita domo. "Sed kiam oni bezonas neceseji, estas loko kien oni paŝas por fari onian aferon, ŝi diris."(raporto de Vikinovaĵoj)


Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi [王毅 wáng yì]
interparolis kun la vizitanta venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge
Arreaza [ˈxoɾxe areˈasa] ĵaŭde [la 16-an de januaro 2019] en Pekino.
Wang diris, ke faktoj pruvis, ke la "Monroe-Doktrino" estas eksmoda; sankcioj kaj
premado estas nepopularaj, kaj ekzistas neniu maniero altrudi eksterajn solvojn.
Ĉinio daŭre subtenos Venezuelon konservi nacian suverenecon kaj dignon kaj
protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun
la internacia komunumo, konforme al la bazaj normoj de internaciaj rilatoj, plu
akcelos pacon kaj intertraktadon kaj ludos konstruivan rolon por puŝi la
venezuelan demandon al inkluziva politika traktado kiel eble plej rapide.
Arreaza diris, ke Venezuelo donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj
pretas profundigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio, plifortigi komunikadon kaj
kunordigon, persisti en multflankeco, oponi politikon de forto kaj puŝi la ampleksan
strategian partnerecon inter la du landoj al nova nivelo. (raporto de ĈRI)