Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-01-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoĈinaj sanoficialuloj en la mezĉina urbo Vuhano konfirmis grandegan kreskon de nova koronviruso je 136 novaj kazoj dum la pasintaj tri tagoj. Koronviruso estas unuspeca el granda virusaro, kiuj povas kaŭzi malsanojn, jen malgravajn kiel malvarmumon, jen la mortigan sasosan pneŭmoniton. Sasoso, kiu aperis en Ĉinio antaŭ preskaŭ 17 jaroj, tiutempe mortigis preskaŭ 800 homojn tutmonde. Kuracistoj plioftigis la kontroladon de supozitaj kazoj de pneŭmonito en tiu ĉi sepe plej loĝata urbo de Ĉinio. Oni instigas homojn esti pli konsciaj pri sia persona higieno kaj kovri la buŝon tusante aŭ susurante. La Vuhana urba sankomisiono diras ke la sumo da virusaj kazoj superas 200, inkluzive de du novaj kazoj en Pekino kaj unu en Ŝenĵeno en suda Ĉinio. La plimulton da konfirmitaj kazoj oni taksas malgravaj, sed oni raportis tri forpasojn. La sud-koreiaj sanoficialuloj diris, lundon [20 jan 2020], ke estas konfirmita koronvirusa kazo ĉe 35-jaraĝa virino, kiu flugis de Vuhano al Inĉono. Ankaŭ Tajlando kaj Japanio konfirmis kazojn. Vendredon, la 17-an de januaro, la usona agentejo Centroj pri malsan-kontrolo kaj prevento komencis kontroladi pasaĝerojn alvenintajn el Vuhano en tri flughavenoj: San-Francisko, Los-Anĝeleso kaj Novjorko. Ankaŭ flughavenoj en Japanio, Tajlando, Sud-Koreio kaj Singapuro kontroladas pasaĝerojn. Pasaĝeroj el unu flugo alveninta sabaton [18 jan 2020] matene en San-Francisko diris, ke spertinte kontrolon ili taksis ĝin facila proceduro. Oni mezuris ilian temperaturon kaj ili plenigis formularon. Sanoficialuloj en Ĉinio kaj Usono precipe maltrankviliĝas pro tio, ke oni atendas, ke ĝis 1,4 miliardoj da ĉinoj estas ekveturontaj je la luna novjaro, kiu komenciĝos la 25-an de januaro. (raporto de Vikinovaĵoj)

La usona Ŝtata Departemento diris sabate, ke ĝi altrudis sankciojn al brigada generalo de la Islam-Revolucia Gvardio de Irano. La departemento diris en deklaro, ke ĝi enigis en la nigran liston generalon Hassan Shahvarpour, komandanton en la provinco Khuzestan, akuzante lin pri komandado de trupoj kulpigitaj pri mortigo de protestantoj en Irano en novembro de 2019. Laŭ la sankcioj, la enlistigita individuo, kaj ankaŭ liaj rektaj familianoj, estas malpermesitaj eniri Usonon. La decido estis farita de la Ŝtata Departemento meze de alta streĉo inter Vaŝingtono kaj Teherano, post kiam Usono mortigis altrangan armean komandanton de Irano kaj iranaj misiloj atakis usonajn militbazojn en Irako. (raporto de ĈRI)