Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-01-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoLandoj – eksportistoj de forĵetaĵoj – kaj maraj kompanioj prenis sur sin la koston de la reveno de la konteneroj. Reveno al la sendinto. Lundon 20-an de januaro [2020], la aŭtoritatoj de Malajzio anoncis, ke ili resendis 150 kontenerojn da plastaj kontraŭleĝaj forĵetaĵoj al iliaj originaj landoj, substrekante, ke la landoj de Sud-Oienta Azio ne volis fariĝi «rubejo» por la industriaj landoj. Sume, Malajzio resendis 150 kontenerojn, kiuj entenas ĉirkaŭ 3 737 tunojn da forĵetaĵoj, inter kiuj 143 al Francio, 42 al Unuiĝinta Reĝlando, 17 al Usono kaj 11 al Kanado. La lando intencas ekspedi baldaŭ 110 pliajn tunojn da ili, inter kiuj 60 al Usono. (Neniam Milito Inter Ni)

Irano minacas forlasi Ne-DisvastiganTraktaton:
Irana ministro pri eksterlandaj aferoj, Mohammad Javad Zarif, diris lunde [20 jan 2020], ke la islama respubliko forlasos la Ne-Disvastigan Traktaton, se la nuklea
demando de la lando estos sendita al la Sekureca Konsilio de UN. La irana oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis, ke Zarif diris, ke se la eŭropanoj daŭrigos sian maljustan konduton aŭ sendos la iranan nuklean dosieron al la Sekureca Konsilio de UN, Irano forlasos la Ne-Disvastigan Traktaton. La irana ministro pri eksterlandaj aferoj faris la rimarkojn, post kiam Britio, Francio kaj Germanio anoncis en la lasta semajno, ke ili faris paŝon por ekigi la disput-kvietigan mekanismon kun Irano responde al la rezigno de Teherano pri la nukleaj
devontigoj en la pasintaj monatoj. Se la tri landoj turnos sin al la disput-kvietiga mekanismo, la nuklea demando de Irano eble estos submetita al la Sekureca Konsilio de UN. (raporto de ĈRI)