Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-01-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoLaŭ Greenpeace, bankoj, asekuraj kaj pensiaj fondusoj ĉeestantaj la "Mondan Ekonomian Forumon" en Davos, Svislando, plu financas per pluraj miliardoj de dolaroj la fosiliajn bruligaĵojn, tiel kontribuante al la klimata krizo. En raporto publikigita marde la 21-an de januaro, Greenpeace mencias aparte iliajn investojn post la subskribo en decembro 2015 de la Pariza Interkonsento, celantaj limigi la klimatan varmiĝon. Laŭ Greenpeace, dek bankoj kutime ĉeestantaj ĉe la "Monda Ekonomia Forumo" investis inter 2015 kaj 2018 la sektoron de la fosiliaj bruligaĵoj ĝis mil miliardoj da dolaroj. (raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Karakaso, jan 21 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, esprimis opinion, ke la integriĝo inter Kubo kaj Venezuelo havas karakteron profunde
humanisman.
Li diris,ke unu el la defioj estas profundigi tiujn kunlaborajn ligojn por favori la malkoloniigon, “Ni devas antaŭi en la kultura, politika, ekonomia kaj politika sferoj
por venki la enmiksiĝon”, li aldonis. “Ni devas adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj (Kubo-Venezuelo), ni devas alceli la ekonomian disvolvon kaj kreadon de riĉaĵoj (..) ni devas krei novajn riĉaĵ-fontojn, kiuj financu nian evoluon tute sendepende kaj neeviteble”, diris la ŝtatestro.
Prezidento Maduro memorigis, ke la misioj kreitaj inter Kubo kaj Venezuelo impulsis humanismon. Li diris: “Pli ol 25 mil laboristoj el Havano kunlaboris por evoluigi nian landon, por la vivo” “Profundigante nian rilaton, ni rekuperos Petrocaribe, samkiel kreosprogramojn
primedikamentoj, aera transporto, komunikado, bankoj kaj financoj,”, li precizigis. Aludante la viziton de la usona ŝtatsekretario [ministro pri eksterlandaj aferoj],
Mike Pompeo, al Kolombio kaj aliaj landoj de la regiono, Maduro taksis lin impulsanto de novliberalismo senlima, kaj diris,ke “fortigante la rilatojn, ni alfrontos firme la ekonomian sieĝon altrudatan de la imperiismo”.
(Raporto de Maritza Gutiérrez González)