Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj - 22-a elsendo
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoHomaspekta roboto subakvisto helpos pri oceanaj esploroj;
Potenco de rigardokontakto. Esploro de japanaj sciencistoj;
Konduktilo kun dikeco je tri atomoj realiĝis.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 22-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

En la mondo ekzistas multegaj koralrifoj, kiuj bezonas protekton kaj multaj restaĵoj de dronintaj ŝipoj ege esplorindaj, sed tiaj ĉi agadoj povas signifi grandajn riskojn por vundebla homa korpo. Esploristoj de la Stanforda Universitato unuigis moviĝeblon de homo kaj festecon de maŝino kreinte revolucian homsimilan roboton-subakviston, kiu nomiĝas angle OceanOne. Ĝi jam sukcese esploris ŝiporestaĵojn de la jaro 1664 kaj pruvis sian senliman kapablon por sekvaj subakvaj esploroj.
Kreintoj ŝerce nomas ĝin robota undino. OceanOne havas homsimilan vizaĝon kaj manojn kun naĝiloj, kiuj enhavas bateriojn kaj movigilojn. Ĝiaj okuloj ebligas al esploristoj rigardi ekzakte tion, kion vidas la aparato kaj ĝiaj manoj povas esti plene kontrolitaj de teamo, kiu komforte situas surakve. Manoj de OceanOne estas la plej unikaj komponantoj, ekipitaj per sensoroj, kiuj donas informon al operatoro pri ecoj de la prenataj aĵoj - ĉu ili estas ekzemple pezaj aŭ malpezaj, firmaj aŭ mildaj kaj tiel plu. Tiu ĉi eblo estas grava por delikata laboro kun rompeblaj trovaĵoj.
Laŭ vortoj de la profesoro pri komputilscienco de Stanfordo sinjoro Oussama Khatib, OceanOne fakte estas via avataro. La celo estas havi eblon okazigi virtualajn subakviĝojn, forigante danĝeron por homo. Tiumaniere ni havos eblon eki esploron de tiuj partoj de la oceano, kiuj antaŭe estis neatingeblaj pro tro granda danĝero por subakvistoj, ekzemple dum priservo de naftoakirantaj konstruaĵoj en maro kaj aliaj.
OceanOne povas funkcii kaj kune kun homoj kaj sole. En aprilo de la jaro 2016 ĉi-roboto estis provita, vizitinte ŝiporestaĵojn de la jaro 1664 de la ŝipo La Lune ĉe la suda marbordo de Francio. Neniu homo iam palpis la restaĵojn, sed OceanOne evidentigis kapablon doni al esploristoj informon pri situo de fragmentoj de la ŝipo kaj trovi valoraĵojn en ili. Estontece aperos pliaj tiaj ĉi robotoj, kiuj ebligos taskojn pri esploro de nova oceana mondo.

Dum interparolo homoj ofte deturnas okulojn de la kunparolanto, penante ne rigardi al liaj okuloj. Japanaj sciencistoj trovis kialon de tia ĉi konduto.
Esploristoj asertas, ke rigardkontakto postulas tro multe da mensresursoj, kiujn cerbo uzas por plenumo de perceptaj funkcioj. Dirante facile, se vi rigardas al okuloj de kunparolanto, por vi estas pli malfacile trovi taŭgajn vortojn.
Por konfirmi la ideon, esploristoj okazigis eksperimenton kun partopreno de 26 volontuloj. Al ili estis proponita foto de speciale kreita vizaĝo kaj ili estis petitaj diri asociojn al proponataj vortoj, subtenante rigardkontakton. Unuavide ŝajnas, ke estas facile trovi taŭgajn vortojn por asocio al donita substantivo, ekzemple, por la vorto "tondilo" eblas respondi "eltondi". Sed kiam al volontuloj estis proponitaj pli malfacilaj substantivoj, kiuj povas esti komprenataj diversaspekte, jam estis probleme trovi bezonatan verbon. Precipe, se la partoprenantoj subtenis rigardkontakton kun la foto.
Resumante sian laboron japanaj esploristoj komunikas, ke la eksperimentoj evidentigis densan konekton inter rigardkontakto kaj pensado. Tio ĉi estas unu pli paŝeto laŭvoje al kompreno de senlimaj ebloj de homa cerbo kaj ĝia funkciado. Evidentas, ke pri rigardkontakto kaj interparolado respondecas la sama parto de cerbo. Fakuloj, okazigintaj la esploron, ne povas certe diri, ĉu tia ĉi ligo estas karaktera por reprezentantoj de ĉiuj rasoj, sed ili opinias, ke tiu ĉi reciproka influo de rigardkontakto kaj pensado kutimas por ĉiuj.

Usonaj sciencistoj sukcesis pri malkovro de nanokonduktiloj, kiuj havas dikecon de tri atomoj kaj havas diamantan izolaĵon.
Unu el aŭtoroj de la laboro diras, ke ili montris, kiel eblas produkti malgrandegajn, konduktokapablajn fadenojn kun minimuma ebla dimensio, kiuj povas formiĝi tute memstare. La procezo estas facila. Tio estas sintezo en unu ujo. Necesas nur intermiksi komponaĵojn kaj post duonhoro eblos ricevi rezulton. Multpromesa teknologio de la laboratorio SLAC estas priskribita en artikolo, publikigita de revuo Nature Materials.
Sciencistoj uzis miksaĵon de adamantanaj kristaloj. Tio estas dek atomoj de karbono, kunmetitaj en heksagonaj grupoj. Jam konatas, ke ili aktive kuniĝas unu kun al alia pro influo de Van-der-Vaalsaj fortoj. Esploristoj aligis sulfuron kaj metis tion en kuproenhavantan solvaĵon, kiu jam memstare ligiĝas al sulfuro. Rezulte tiaj ĉi strukturoj pro memstara kuniĝo de adamantano kunmetiĝas kaj formas tre maldikegajn nanokonduktilojn kun "kerno", konsistanta de atomoj de sulfuro kaj kupro kaj izolanta "diamanta" kovraĵo.
Laŭ vortoj de aŭtoroj, tio ĉi ne estas ilia unua sperto de kreado de tiaj ĉi nanokonduktiloj. Kombinante diversajn materialojn, ekzemple zinkon aŭ kadmion, arĝenton aŭ feron kun diversaj anstataŭantoj de adamantano, eblas okazigi sintezon de strukturoj kun diversaj ecoj, taŭgaj por ekzaktaj uzmanieroj. Unu taŭgos por lumigo, alia - por kaptado de sunenergio, la tria - por ricevo de piezoelektro. Tiel ni povos krei veston, kiu povos produkti energion, similan al tiu, pri kiu jam temis en la 18-a elsendo de Interalie.

La mondo renkontis la novan jaron kaj espereble kun novaj fortoj ĝi ekstrebos al novaj ideoj. Ni siavice daŭre atentu pri ili. Sendu viajn proponojn al nia adreso interalie@muzaiko.info aŭ al nia grupo en Fejsbuko kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!