Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-01-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoVaŝingtono, jan 27, 2020 (RHK) La eksa asesoro de nacia sekureco de Usono, John Bolton malkaŝis kiel la prezidento Donald Trump ĉantaĝis Ukrainion por akiri informojn pri Joe Biden. Trump diris al Bolton, ke li volas frostigi la militan asistadon de Usono al Ukrainio ĝis tiu lando ekigos esplorojn politikajn pri Joe Biden, ebla rivalo de la ŝtatestro en la prezidentaj elektoj de 2020, informis ĉi-dimanĉe [26 jan 2020] la gazeto The NewYork Times, kiu citas libron de Bolton. Post tiu malkaŝo, la demokrataj deputitoj emfazis la bezonon, ke Bolton atestu kontraŭ Trump antaŭ la Senato. Tamen, la respublikanoj, sampartianoj de Trump, rifuzis tiun ideon, kio estigis kritikojn inter la demokratoj. La prezidantino de la reprezenta ĉambro, Nancy Pelosi, per mesaĝo en Twitter, diskonigis, ke la neglekto de la respublikanoj al prezentado de atestantoj kontraŭ Trump en la Senato, “estas nun malpli defendinda, tiel ke la elekto estas klara: nia Konstitucio aŭ kaŝado.” La eldiro de Bolton evidentigas, ke la prezidento usona realigis sian povan perforton, unu el la akuzoj, kiuj ebligis politikan juĝon. La alia akuzo rilatas al forbaro kontraŭ la Kongreso, kaj ambaŭ estis aprobitaj pasintmonate de la Domo de Reprezentantaj. Ĉiuokaze, la demokratoj estas skeptikemaj kaj konsideras, ke la juĝo estos partieca favore al Trump, kiu fine estos absolvita, ne ĉar li estas senkulpa, sed ĉar en la Senataplimulto estas respublikana. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

La koronaria viruso plu disvastiĝas tra Ĉinio, kaŭzinte jam 80 mortojn kaj 2801 infektiĝojn, duonon el ili en la provinco Hubejo. Rapideco de ĝia disvastiĝo kreskas: dimanĉe estis registritaj 769 novaj kazoj kompare al 688 sabate. Fakuloj konstatis, ke la viruso iĝas kontaĝa jam dum inkubacio, kio estas malkutime por tiaj virusoj. Infektito povas montri neniujn simptomojn, sed jam esti kontaĝa. La ĉina ĉefministro Li Keqiang venis al Uhano por persone konatiĝi kun situacio en la urbo, plej forte trafita de la epidemio. (raporto de Vikinovaĵoj)