Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) http://novajhoj.weebly.com/ - 2020-01-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoTertremego je magnitudo 6,8 trafis Turkion vendredon, la 24-an de januaro. La nombro da mortintoj nuntempe atingis 39, laŭ la registara agentejo pri katastrofa kaj kriza helpo. Krome, pli ol 1 600 homoj vundiĝis, inter kiuj 13 estas intensive prizorgataj en malsanulejo. Preskaŭ 4 000 homoj, helpate de fosmaŝinoj, laboras en frostaj temperaturoj rastante tra ruboj en la orienta landparto. Laŭ aŭtoritatoj, ĝis nun oni eltiris 45 homojn el la ruboj. Oficialuloj diras, ke 76 konstruaĵoj estis detruitaj kaj centoj da aliaj estis difektitaj. Krizlaboristoj starigis pli ol 9 500 tendojn por loĝigi kaj manĝigi la rifuĝintojn. (raporto de Vikinovaĵoj)

Vaŝingtono, jan 27, 2020 (RHK) La eksa asesoro de nacia sekureco de Usono, John Bolton malkaŝis kiel la prezidento Donald Trump ĉantaĝis Ukrainion por akiri informojn pri Joe Biden. Trump diris al Bolton, ke li volas frostigi la militan asistadon de Usono al Ukrainio ĝis tiu lando ekigos esplorojn politikajn pri Joe Biden, ebla rivalo de la ŝtatestro en la prezidentaj elektoj de 2020, informis ĉi-dimanĉe [26 jan 2020] la gazeto The NewYork Times, kiu citas libron de Bolton. Post tiu malkaŝo, la demokrataj deputitoj emfazis la bezonon, ke Bolton atestu kontraŭ Trump antaŭ la Senato. Tamen, la respublikanoj, sampartianoj de Trump, rifuzis tiun ideon, kio estigis kritikojn inter la demokratoj. La prezidantino de la reprezenta ĉambro, Nancy Pelosi, per mesaĝo en Twitter, diskonigis, ke la neglekto de la respublikanoj al prezentado de atestantoj kontraŭ Trump en la Senato, “estas nun malpli defendinda, tiel ke la elekto estas klara: nia Konstitucio aŭ kaŝado.” La eldiro de Bolton evidentigas, ke la prezidento usona realigis sian povan perforton, unu el la akuzoj, kiuj ebligis politikan juĝon. La alia akuzo rilatas al forbaro kontraŭ la Kongreso, kaj ambaŭ estis aprobitaj pasintmonate de la Domo de Reprezentantaj. Ĉiuokaze, la demokratoj estas skeptikemaj kaj konsideras, ke la juĝo estos partieca favore al Trump, kiu fine estos absolvita, ne ĉar li estas senkulpa, sed ĉar en la Senataplimulto estas respublikana. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)